5

La domo de Robinson forbrulis en la lasta milita printempo. Tio okazis, kiam la serio de pezaj aeratakoj estis jam finighonta. La urbocentro estis ruinigita, duono el chiuj domoj forbrulinta, duono enfalinta. En chebulvarda domvico ankau oscedis truoj, sed ju pli malproksime de la urbocentro, des malpli oni renkontis ruinojn. La domo de Robinson, feliche, staris plie en la periferio kaj pro tio ghin ne trafis la bombopluvo. Jam aperis la espero, ke ghi postrestos.

Arboburghonoj shvelis, en aero estis jam iom da printempo kaj antausento pri senevitebla fino de la milito. Tamen restis noktoj ekscitoplenaj kiel antaue, malofte iu el ili pasis senalarme.

En unu el tiuj printempaj atakonoktoj lastaj bombotapishaj franghoj de peza aviadilo, restinta nevidebla en malluma alto, falis duonoblikve trans la Malgrandan straton. Unu fugas-bombo trafis enghardenan shirmtrancheon kaj enterigis tien la tutan familion de la domposedanto, alia splitigis chestratan domangulon de Robinson kaj frakasis chiujn fenestrovitrojn, krom la pentritaj per nigra farbo sur tabula tegajho. Longaj sekegaj splitoj de la disshirita tegajho ekbrulighis de apude brulanta domo kaj apenau kvaronhoron post la eksplodo brulegis la domo de Robinson kvazau stupobulo. Tra fenestroj de la supra etagho oni eljhetis rapide kelkajn vestajhligajhojn, anticipe por tio preparitajn, tiam la loghantoj mem devis urghighi por sin savi. La pli grandan parton de teretagho okupis la granda trankvila gemastra loghejo, tie jam neniu ekzistis por savi objektojn au savi sin mem, la fenestroj staris kiel malplenaj nigraj truoj, ghis kiam ili ekrughis. de flamoj.

El la loghejo de Berg savighis kun la nura vivo la duonpatrino. Pli multaj loghantoj en tiu loghejo jam ne ekzistis. La maljunan Berg, ne vidinte la filon, jam en la dua militsomero kondukis en tombon en la kapo krevinta vejno, kaj de tiu tempo loghis la duonpatrino en la malplena loghejo duope kun la kato. La chambran angulon frakasinta eksplodo jhetis la duonpatrinon kontrau pordofoston, kaj tiel shi kuris multe pli malfrue ol la aliaj de la shtuparo malsupren, mem iom nekonscia pro la kontuzo, duono de la vizagho pro la bato blua kaj gratvundita. La kato, pro timo freneza, elsaltis tra fenestro al la strato kaj ghi neniam revenis.

La domloghantoj bandaghis la sangan kapon de la duonpatrino kaj donis al shi malvarman akvon por trinki. Aliajn maltrankvilojn ili ne havis. Sed la travivita kontuzo kaj nervoshoko kushigis la magran virinon. Matene, post la fino de la atako, necesis porti shin en malsanulejon, kiu estis plenplena je atak-viktimoj kun frakasitaj membroj kaj bruldifektita hauto. Tie estingighis la duonpatrino de Berg en plenshtopita koridoro. De la fendita lipo komencighinta serioza infekto forpasigis shin post kvar febrotagoj. Falontaj pro elcherpigho, sen kuraciloj restintaj kuracistoj kapablis batali nur por malmultaj vivoj. Pri chio chi kapitano Berg sciis nenion.

Vere, juna Helene el la kortista loghejo, situanta trans la koridoro, devkonscie skribis al li pri tio. Semajnon post tiuj okazajhoj en angulo de provizora barako shi kun doloranta koro penis surpaperigi skuantajn detalojn de la terura nokto kaj sekvintaj tagoj. Sur la leterfolio cindrighis ankorau foje la domo de Robinson kaj forpasis la duonpatrino. Ech la numero de shia tomboparcelo en la urba tombejo Helene zorge skribis: numero 181746. Tio estis same fidinde preciza, kiel ankau la milit-poshta numero de kapitano Berg, skribita sur la koverto. Sed ghis kiam la kaligrafita koverto de Helene trans la amase plenaj censorejaj tabloj atingis fine distribuan centron, la militposhto de kapitano Berg jam trafis en tiun liston, kien oni ne plu liveris poshtsendajhojn.

La miiito estis jam preskau finota kaj la celkonforme disvolvita militposhta reto disfalis tago post tago chiam pli je apartaj punktoj, per nenio unuigitaj inter si.

Kvin jarojn post la fino de la milito oni konstruis sur malplena senmastra parcelo, sur la angulo de Malgranda strato kaj aleo, novan domon. Ghi estis rapide staplita el ruinobrikoj nebela konstruajho sub nigra lada tegmento, kiun oni penis defendi kontrau rusto per brunrugha dika farbokrusto. En kvar etaghoj estis sume trioble pli da loghejoj ol en la iama domo de Robinson. Sed la pordoj ne plu estis senmakule blankaj kaj nigraj klinkansoj ne staris kvazau vicigite en unu linio plenstrechitaj. Ankau la ghardeno malmulte similis la antauan. Ber-arbustoj sovaghighis, la siringlaubo miskreskadis kaj la novaj loghantoj komencis nokte porti cindron inter arbustojn. Pri la surkortaj laveja kaj remiza konstruajhoj zorgis neniu, baldau ties pordoj-fenestroj farighis duonfalintaj kaj pluvo enfalis tra senvitraj truoj.

Al tio oni ne turnis atenton. En la mondo estis definitive rompita vertebro de iuj malnovaj reguloj kaj devoj, chiam malpli oni klopodis pri io krom bezonoj de la nuna tempo. La urbo, iom post iom resanighanta el militodetruo, bezonis loghejojn, nekalkuleble multajn loghejojn. Estis ridinde pridamaghi iaman ordon au antaumilitan trankvilan komforton.

El la antauaj loghantoj de la stratangulo la kortista filino Helene estis la sola, ekloghanta en la nova domo. Per grandegaj malfacilajhoj shi sukcesis post longaj altrudighoj kaj iradoj ricevi chi tie loghejon. La nova hejmo de Helene konsistis el du mallumetaj chambroj en teretagho, estis malfacile kompari ilin kun la kortista loghejo en la domo de Robinson, estinta luma kaj suna. Ech tiujn chambretojn Helene sukcesis ricevi nur pro tio, ke multaj timis teretaghon. En postmilitaj mizeraj kaj timoplenaj tempoj grave disvastighis enloghejaj raboj kaj shteloj.

Neniu komprenis, kio katenis Helenen al la iama loghloko. Neniu alia homo el la iama domo de Robinson restrebis chi tien. Povas esti, ke la antauaj loghantoj timis rememoron de la incendio kaj en la defendejo pereintaj gemastroj, chiukaze ili disflugis definitive, kvazau disbatitaj de eksplodondo de la teruro-nokto.

Neniu povis antausenti, ke Helenen alligis chi tien la atendo. La sola viro de shia vivo estis Berg.

Ili kreskis apud unu la alia, sed apenau havis kontaktojn en la infaneco. Barieroj en la domo de Robinson estis ja nevideblaj, sed des pli altaj. Berg'oj apartenis al la estiminda kasto de plenrajtaj luantoj. Helene estis filino de la kortisto, por kiu la domo komencighis kaj finighis per devoj. Ili ja ne estis tre multaj, sed ili estis nekontesteblaj. Precipe unu.

En someroj staris en la ghardeno sur zorge pritondita razen-placo por la gemastroj kaj luantaro ghardenseghoj. Kelkfoje ili estis uzataj, kiam en la ghardeno kolektighis senbruaj, dignaj societoj. Chiam skrupule kolorigitaj blankaj, kun tornitaj piedoj kaj dorsapogiloj, ili ne povis malsekighi, char pluvo faras olfarbon rompighema. Tuj, kiam ekpluvetis, Helene devis senprokraste porti la seghojn en la shtuparejon. Krom tio shi devis chiun sabatan matenon lavi per akvo kaj broso ankau la larghan shtuparon de la mercerejo.

Tio okazis en la antaulasta jaro antau la milito.

Iun posttagmezon en augusto, kiam subite komencighinta fulmotondro bruis jam super grandaj acersuproj kaj dikaj pluv-gutoj klakis sur varmaj shtonplatoj de la ghardena vojo, venis juna Berg, tiam ghuste abituriento, por helpi al konfuzita Helene porti la seghojn. Helene rapidis kiom kapablis, malgrau tio sid-platoj de la lastaj ghardenseghoj ekfarighis pluvpikitaj. Rimarkigon pro malfrua au malbone farita laboro oni konsideris en la domo de Robinson kiel plej severan eblan riprochon.

La knabo prenis per ambau manoj po du dorsapogile kunmetitajn seghojn kaj la gazonplaco estis tuj malplena. La pluvo plidensighis kaj de la seghopiedoj kaj homaj pashoj surteren premitaj herberoj, freshigitaj de pluveroj, ekrektigis sin.

Berg helpis al Helene meti la lastajn seghojn sub la shtuparo renverse sur la unuajn. Granda rapideco estis pasinta. Kiam ili agadis tie, sub la shtuparo en duonlumo auskultante pluvo-frapetadon, ambau hejtitaj de augusta varmo kaj urghigho kaj iom anhelantaj, tiam okazis tio antaue neokazintajho. Berg rimarkis kvazau la unuan fojon jam junulinecan Helenen. Sorchravita de varmo kaj odoro de la knabina korpo li subite kaptis Helenen kaj kisis shin impete rekte sur la lipojn duone malfermitajn pro konfuzo. Tiam li kuris rapidege lau la shtuparo supren iaj malaperis pordobrue en sia loghejo.

Helene restis surloke. Lau la korpo disfluis stranga vibranta sento. Kun perplekseco shi rimarkis, ke shi tute ne timighis. Vane provis Helene inciti en si ankau indignon. Simple mankis, de kie preni tiujn sentojn. Okazis kvazau io tute laulegha.

Berg'on rigardadis Helene ja ankau pli frue, sed chiam la knabo impetis pluen, ne atentante shin. En la okuloj de la knabino li shajnis iel nobla kaj altranga, deveninta el iu kavalira mondo, ne de tie, kie iradis che apudalea kinejo interpushighantaj aventuristoj au kun trivialaj shercoj palpachantaj lernejokunuloj. La fiera sinteno de Berg, volforta mentono de lia gento, koncentrighinta memfido, per kio la knabo efektivigis chiujn siajn agojn, shanghis lin por Helene preskau reprezentanto de pli alta kasto. Tio estis idealo, al kiu valoris strebadi — sed ankau neatingebla kiel idealoj chiam,

Post la okazintajho sub la shtuparo ili dum longa tempo ne renkontighis. La knabo hontis pri Helene. Al Helene ja neniel konvenis serchi la proksimecon. Kelkfoje shi shtelrigardis Berg'on de malproksime, kiel shi faris tion en la infaneco. Antaue en la koro de Helene kiel dolcha doloro movis sin kompato, kiam shi vidis la knabon en chiama soleco, au en la siringolaubo foliumanta siajn poshtmarkalbumojn sur la purskrapita tablo, au en iu nubeca dimancha posttagmezo sidanta sur la shtuparo de la fermita mercerejo. Sidante sur la shtuparo Berg chiam kunhavis la vakstolkovrilan notlibreton, kien li notis numerojn de preterveturantaj autoj. Senco de tiu agado ne klarighis al Helene definitive, sed tion shi ankau ne povis postuli de sia knabina prudento.

Ankau en sia infaneco shi kuraghis proksimighi al Berg nur kune kun aliaj infanoj de la domo. Sed kvankam la luantoj shanghighis, infanoj en la domo estis chiam malmultaj kaj malofte ili estis kune. Tion oni ne favoris. Char tiam ili emis bruadi, kio tute ne plachis al la nebrueraaj gemastroj.

Nur unu tagon antau sia forveturo en la aviadan lernejon Berg ree renkontis Helenen posttagmeze en la shtuparejo. Per la de ekscito varmega mano li kaptis kubuton de la knabino kaj tiris shin en la konatan subshtuparejon. Ili interkisis senvorte, urghe kaj soife, ja tuj devis finighi la fabelo, char ghi estis tro bela por resti daura. Helene sentis sin senfortighanta, la kapo vertighis ghoje kaj leghere, shi flugis tute libere kaj senkorpe en serena chielaltajho super la urbo. Tiu interkisado ne rajtis finighi, Helene ech ne deziris reen sur la teron, la fabelo ne rajtis finighi spite al kio ajn. Tiuj karaj du manoj devis resti chirkau shi, tenante shin dise de la tera altirforto, chiam tie en la serena chielo.

Tiam seke klaketis supre serurlango kaj iu pordo malfermighis, Blanka tabulo iom turnighis, frida bloveto de la koridora pureco kontraufluetis, iu elpashis.

La knabo skuetis kvazau pro subita piko. Helene sentis, ke li certe sentis vipofrapecan doloron. Tiam Berg impete liberigis sin de Helene kaj malaperis post la ekstera pordo. Kiel li povis koni klaketon de la serurlango, tio estis ja neebla. Chiuj ili klakis en chi tiu domo kun egala akreco kaj lau la kompreno de Helene egale malbonsone. Pri bonordo de serurrisortoj respondecis la kortisto, la patro de Helene, li estis malnovmoda homo, kutimighinta plenumi siajn devojn precizege.

Tute konfuzite, ne kapabla movi sian manon au piedon, la junulino restis malstreche staranta en la subshtupara duonlumo. Shi estis jhetita de sub nuboj sur la tersuprajhon, shi estis nun indiferenta.

Sur la ferorandaj shtupoj knaris rapidaj pashoj. Iu malpeza rnano glitis kun seka susuro lau la parapeto. Atinginte la eksteran pordon, la duonpatrino de Berg turnis sian kapon kaj rigardadis al Helene. Dum longa momento shi kvazau traboris la junulinon per sia demanda kaj postulema rigardo, kaj en Helene kreskis certa konvinko, ke la palkoloraj severaj okuloj travidas shin, travidas shian trompan solecon kaj sur ilia retino elsorchas iu sekreta forto ghuste nun la scenon, okazintan chi tie sub la shtuparo antau unu minuto. Teruro fluis peze kiel hidrargo en shian inertan korpon.

La duonpatrino de Berg ne diris ech vorteton, birdmaniere abrupte shi forturnis la kapon kaj eliris rapide legherpashe. Sed Helene vidis en shia okulblanko bluetan rebrilon, kiu ne estis io alia ol rekta suspekto.

La duonpatrino bone harmoniis kun maljuna Berg, shi estis same senkompromisa kaj malnovtestamentece severa kiel la edzo. Evidente pro tiu eco neniu el la domloghantoj interrilatis kun ili pli ol senkondiche necese inter najbaroj. Al Helene shajnis, ke tiuj du homoj konfesas iun al shi ne konatan severan religion.

La patro de Berg estis vivlonge fervojisto. Berg, estante ankorau tute malgranda knabo, imagis fervojon kiel senfine longan tondrantan metalan bendon, lau kiu la patro iradas tien-reen kaj dejhoras inter preterpasantoj. Ke la patro certe gardadas por ordo, tio ne estis dubinda. La fera pado similis al la patro: tiel same rekta kaj neniam flankenighanta.

Poste tiu naiva infana imago ja malaperis, sed juna Berg neniam plene liberighis de la penso, ke iel la vivlonga profesio tamen donis al la patro sian vizaghon. Kelkfoje li emis opinii,. ke pensmodelo de la patro farighis fervoja trafikhoraro, kiun oni novigis nur du foje en jaro, komence de la somera kaj vintra suncirkloj — kaj ankau tiuokaze la al- kaj elirtempoj de chiuj chefaj trajnoj restis chiam senshanghe la samaj.

Tiel same li povis senerare antaudiri, kion la patro opinias pri iu au alia afero kaj kiel li rilatas al kio ajn. Pruvi ion alimaniere ne estis ech priparolebla afero.

La patrinon Berg ne memoris. El la rakontoj de la tre malofte renkontata onklino li sciis, ke la patrino eksedzinighis, kiam li estis nur du- kaj duonjara. Fidele al siaj neshanceleblaj principoj, la maljuna Berg ne donis la filon ankau post divorco al la edzino, kiun li konsideris frivola estulo (tion ja pruvis ankau la fakto pri iniciato por divorco) kaj nekapabla por infanedukado.

Kiam la juna Berg atingis jam la lastan klason, venis la onklino, de la patro apenau tolerata, la lastan fojon en ilian domon. Elektinte momenton, kiam aliaj ne estis en audodistanco, shi metis sian manon sur brakon de la junulo, alrigardis kompate la knabon kaj diris kun hasta flustro:

"Tio estas bona, ke vi foriros. Ankau via patrino, forlasante chi tiun domon, diris: ankorau unu tago en tiu chi en eterno ankrita fera shipo — kaj mi pushos la kapon en mashon!"

Baldau post la foriro de la patrino venis en la domon la duonpatrino, Lau konvinkoj de maljuna Berg povis infano ricevi ghustan edukon nur en senriprocha familio, kaj li klopodis por krei tion. Lia nova edzino estis spegulbildo de li mem, duan fojon edzighante la maljuna Berg ne eraris. La duonpatrino, kiun li ekde la komenco memoris apud si, restis al la knabo simbolo de eterne valida precizeco kaj potenco. Chiam magra kaj korekta, silentema, sed nerefutebla en siaj decidoj, shi restigis grizan kaj fridan impreson, kvazau shi entute ne estus el karno kaj osto, sed anstatau tio farita el iu viva metalfandajho.

Eklernante en aviada lernejo, Berg liberighis la unuan fojon de sub la duonpatrina volo. En la unua somera feriado pro devo li tamen veturis hejmen: la patro esprimis deziron vidi sian filon en militista uniformo, kiu estis en liaj okuloj unu el malmultaj indaj vestoj por serioza homo.

Kun malklaraj sentoj pashis la kelkan tempon forestinta juna Berg tra la pordego de la hejma domo kaj pliordigis kashe antau la pordo sian gladitan jakon de kursano, kvazau li devus aperi sekvontmomente antau okuloj de severa superulo. Indiferente kiel antaue gardostaris plenstrechitaj nigraj pordoklinkoj en la randoj de senvive zinkoblankaj platpordoj. Obseda enu-sento ekdoloretis en la makzelfinajhoj. Antau ol levi la manon, Berg jam audis metalan klaketon de la serurlango, kaj tio kauzis en li internan ekskuighon.

La nura varma rememoro, kontraufluanta al li el chi tiu domo, estis preskau vizia rememoro pri Helene, pri la ehhe ridanta kortista filino. Veninte al tio, Berg etendis la manon kaj per decido-plena movo subpremis la klinkon.

Eble estus pli bone, se li tiufoje sub iu pretekste ne estus veturinta por feriadi. Kvankam — tiuokaze restus nespertita tiu nura efemera momento kun Helene. Eble la plej hela momento en lia vivo. Tiel unu devis absolvi alian.

Helene estis ricevinta permeson de la gemastroj somerumi em la supra etagho de la surkorta domo.

Tio estis granda duetagha domo el tegtabuloj, kiuj estis najlitaj al ligna skeleto kaj kontrau putrado pripenikita per flavet-kolora verniso. La konstruajho ampleksis en sia teretagho hejtajhchelojn de chiuj loghejoj kaj lavejon, sed la tuta supra etagho kun grandaj fenestroj en ekstremajhoj servis por sekigi lavitajhon. Somere klakadis tolajho de la domloghantaro surkorte en vento kaj suno kaj Helene povis transloghighi el la malvasta kortista loghejo, kie shi post morto de la patrino loghis duope kun la patro, en sunorichan trankvilon de la malplena portolajha subtegmento. Shi estis obstina kaj korekta junulino kaj la gemastroj ech konsideris dezirinde, ke shi tranoktu tie. Estas malbone, se domo tute ne havas gardon.

Tie en la vasta tabulplanka ejo, tenita por tolajho skrupule pura, sen iu meblo krom la mallargha lito de Helene kaj tabureto, ili renkontighis kaj akiris la unuajn ghojojn.

Sed la domo de Robinson ne estis bona loko por sekretoj. Chi tie estis vidantoj ech la vitrokvadratoj, pentritaj per nigra farbo sur la muro. Iun vesperon, kiam juna Berg, veninte de Helene, estis sidinta kvaronhoron en la siringolaubo por forigi perfidan ardon el la vizagho, kaj tiam kun shajnigita indiferenteco enighis la loghejon de la gepatroj, atendis la patro kaj duonpatrino en la kuirejo. Surprizite de la akcepto, li haltis che la pordo. La patro fiksrigardis lin per grizaj plumbaj okuloj.

"De kie vi venas?" demandis li peze.

La juna Berg levetis la shultrojn.

"El ekstere," li respondis svage.

"El prostituejo," pliprecizigis la duonpatrino kun senpasia, trancha vocho, la manoj spasme premitaj al rando de la antautuko.

Spirado de Berg shtopighis pro konsternigho. Tiajn vortojn iliajn muroj pli frue ne audis.

Tiam pashis la patro celkonscie trans la kuirejon al li kaj vangofrapis lin per manplato. La gorgho de la juna Berg premfermighis. La patro turnis sin, iris al la kuireja fenestro kaj senvorte strabis en la korton. Dum la tuta sceno la duonpatrino ech ne malfermis la bushon.

La saman vesperon la juna Berg forveturis. Li veturis per nokta trajno, ne atendante finon de la ferioj, en la hommalplenan kazernon de la aviada lernejo. Li ne plu serchis Helene — tiu vorto de la duonpatrino restis kvazau pendanta che li kaj povis malpurigi la knabinon. Kun la patro li ne plu parolis, la duonpatrinon ech ne adiauis. Lia forveturo estis akceptata en la familio kun silenta aprobo: sin malpuriginto devas foriri.

Al Helene restis lia fugho neklarigebla, la koro doloris, sed mankis, kiun demandi. La junulino kashis siajn mil demandojn kaj kordoloron en si mem. Iom post iom shi eksentis per sia virineca instinkto ion el la aparta brulige glacieca rigardo de sinjorino Berg, kio ektremigis shin okaze de iliaj maloftaj renkontighoj.

Post tiu tago kun fia postgusto la juna Berg ne plu pashis trans la sojlon de la gepatra hejmo. Tiel evidente volis ankau la sorto. Baldau komencighis milito, la kursanoj urghe finis la aviadan lernejon por envicighi, kaj ekde tio venis al Helene iom post iom leteroj, kiuj portis militposhtan stampon. Nur el leteroj de Helene Berg kelkfoje ricevis informojn ankau pri la domo de Robinson kaj farto de ties loghantoj. Dum entombigo de la patro li estis malproksime, sur aerodromo flanke staranta de fronto, kaj la trista sciigo atingis lin nur tiam, kiam la maljuna fervojisto ripozis jam kelkan tempon en la urba tombejo en sia lasta stacio.

La lasta letero de Berg al Helene alvenis nur kelkajn tagojn antau la forbrulo de la domo. Helene konjektis, ke ili povus esti ech pli postaj, sed en la hhaoso de la lastaj militsemajnoj perdighis — des pli, ke estis forbrulinta la domo, kien ili estis adresitaj. Pri unu afero shi tamen estis certa: la angulo de Malgranda strato estas la sola loko en la tuta mondo, de kie Berg shin iam povos ekserchi. Pro tio shi trovis bonshance post kelksemajna vegetado en barako de rifughintoj al si provizoran loghlokon en proksima keletagha loghejo, kies gemastroj pro maltrankvilaj tempoj ien foriris. Kiam fine sur la alea angulo estis konstruita la nova domo, Helene ne shparis klopodojn por ricevi loghejon ghuste tie.

De tio estis nun pasintaj jaroj. Dume Berg ne serchis shin de chi tie.

Surkorte de la antaua domo de Robinson Helene komencis iuprintempe bredi kokinojn.

Neniu komprenis, chu shi faris tion pro postmilita shparada kutimo au kun la celo, tiamaniere liberighi de turmenta soleco-sento. Helene ne havis amikinojn kaj viroj evitis shin pro detena senmoveco de la ofte streksimile kunpremitaj lipoj. Al ili shajnis, ke tiu streko pretas chiumomente kurbighi je malshata vivosperta subrideto. Krom tio la vicoj de viroj lauaghe taugaj al Helene estis ghuste pro milito kaj koncentrejoj forte maldensigitaj.

Matene, kiam Helene iris al la laboro, shi lasis siajn birdojn el remizo en la ghardenon, reveninte shi plej unue prenis de la kuireja bretaro gri-paketon kaj rapidis por nutri la kokinojn, kiuj la tutan tagon skrapadis en la cindrogriza kortotero. Antau sunsubiro shi pelis ilin en la remizon reen kaj fermis zorge la pordon — bare al arogantaj vagaj katoj kaj malsataj ratoj. Kontrau dupiedaj shancoserchantoj devis helpi granda antaumilita pendseruro, prenita de la pordo de iama balailejo.

Komence la domloghantoj chagrenighis. Ilian chagrenon kauzis kokekskrementoj sur la korto chiupashe. Oni provis paroli kun Helene, oni provis shin kolektive prudentigi, char ja urbocentro tute ne estas konvena loko por kokfarmo. Sed pri tio Helene nur silentis, shia mieno estis turmentita, sed shi ne kontraudiris nek promesis obei la diriton — kaj fine oni chesis gheni shin kiel nekorekteblan. Kaspar de la tria etagho, unu el tiuj malmultaj, kiu rilatis favore al la shatokupo de Helene, foje malshparis tutan dimanchon kaj kunnajlis che la remizo de Helene el maldikaj stangetoj chelon, kie la kokinoj povis restadi, ne ghenante la domloghantojn. Tiel la afero restis.

La kokchelo atingis per unu angulo iaman shirmejon, kie en la lasta militprintempo bombo enterigis la tutan familion de la domposedanto — maljunan Robinson, ties silenteman muso-grizan edzinon kaj pro poliomjelito rigidkruran filon, kiun tiu difekto savis de mobilizo, sed restigis atendanta bombon en la hejma korto. Precipe en tiu angulo, kie la terajho estis pli mola kaj nekompakta ol antau la remizo, kie ghi estis piedpremita, shatis pleje tergrati la kokinoj de Helene.

Iun posttagmezon hejmen veninte Helene vidis, ke la birdoj elgratis rustobrunan metalpecegon. Kiam Helene esploris pli proksime, shi rekonis bombospliton. Preskau tute chesinta timo pikis shian koron. Granda, dentece shirita peco de iama bombo-shelo kushis antau shiaj piedoj. Longa restado en la tero vershis en la metalon fridon de la tersino. Tute che la pinto, kie la bombo-shelo konusighis, en interna sheloflanko estis videblaj shraubkaneloj de antau longa tempo eksplodinta kaj dispecighinta fuzeo.

Helene tenis longe la metalpecon en siaj manoj kaj strabis ghin. Shi kvazau ne kuraghis formeti la spliton. Chu shi timis instinkte, ke ebla frapo denove eksplodigos la malvarman metalon? Shi ne kapablis respondi tion, sed la ekscitigho ne chesis.

Rigidigho kaptis la korpon de Helene, du fridaj strioj kuris el la manoj en la vertebron, interplektighis tie kaj levighis en la nukon. Chu la tero ne akceptas definitive fremdajhojn? Tuj, kiam tiu penso eklumis en la kapo de Helene, shi sentis terurotremon. Vane shi provis tion subpremi. Helene sciis tre bone, ke post la bombatako oni sukcesis el la termiksajho de la shirmejo elfosi nur iujn apartajn korpomembrojn. En unu el la tri simbolaj cherkoj lau famo mankis ech la kapo de la viktimo.

Post la eligho de la bombosplito Helene shovis kun granda fortostrecho super la angulon de la antaua shirmejo malnovan fendighintan trotuarplaton, postrestintan de la iama gharden-vojo. Ja neniu ghin plu bezonis. Sed tamen shi iris por levi la shtonon kashite de vespera krepusko, por ke neniu homo venu pridemandi, kiun intencon shi havas. Malgrau tio shi gapis chiutage, veninte de la laboro, kun ekscitigho en la direkto al la kokejo.

Iun vesperon shia koro chesis funkcii. Jam de malproksime shi ekvidis che la kokchelo ion rondan kaj ostoblankan. Shi koncentris sin dum kelkaj longaj momentoj por alpashi. La koro batadis kaj sentighis ega aermanko. Nur alveninte Helene vidis, ke tio estas granda kaj ebena blanka shtono. Evidente iu — probable infanoj — portis ghin en la ghardenon de la riverbordo.

Tiun nokton en la litkapo de Helene frapetadis grandaj kaj terure tauzitaj kanibalkokinoj obtuzklake per la bekoj el la tero elighantajn blankajn tuberojn, kiuj ne estis shtonoj.

La bombospliton Helene portis en la chambron kaj metis sur la komodon. Tie staris ankau en nigra ligna kadro eta milito-tempa foto pri Berg en kampuniformo. La bildo estis fotita ie sur somera chefronta aerodromo inter du batalflugoj. Io ligis la bombospliton kun la fora malklara rideto de Berg. Pri kio li povis rideti tie en la terura hombucha milito? Au eble la rideto estis destinita precize al shi, al Helene?

Tiu enigma ridetmieno sur la vizagho de Berg kaj la bombo-splito en rustokrusto — ili kune apartenis en antauan tempon, senchese forighantan. Chu eble ankau Helene devis resti en la sama tempo? Sed shi estis elfalinta el tiu tempo hazarde kaj sendepende de sia volo. Ghuste tio faris shin tiel senfine soleca.

Chiam pli ofte shi rigardis che la vando starantan komodon kiel japanan hejmaltaron. Ofte Helene ekstaris antau la komodo, rigardadis longe la malgrandan foton, kiu spite gardadon de la sunlumo chiam pli flavighis. Evidente la fotisto en kampkondichoj ne havis suflche da tempo nek fresha akvo por plene forlavi fiksilon el la papero. Se ankorau, rigardante la bildon, meti la manon sur la malvarman bombospliton, kaptis la homon stranga sento de malrealeco, solena kaj ekstertempa, donanta tamen iaspecan ripozon kaj konsolon.

Helene laboris jam multajn jarojn en la statistika departemento, irinta tien jam kiel junulino, tuj post fino de la lernejo. El anstatauanto de la sekretario shi promociighis grado post grado ghis la chefstatistikisto kaj nun shi devis resti tiu ghis la pensio. Pli altaj oficoj postulis pli grandan kleron. Feliche al Helene ambicio ne estis propreca.

En la unuaj jaroj post la milito chiuvespere, veninta de la laboro, Helene malshlosis kun kortremo plej unue la leterkeston. Shi atendis senchese leteron el nescio. Por ke ghi hazarde ne trafu en fremdajn manojn, shi ekipis la leterkeston per seruro. Kelkfoje shi estis proksime al sveno, kiam el la kesto efektive elfalis letero. Sed ili estis chiam au devojighintaj fremdaj leteroj kun malklaraj adresoj, au iuj oficialaj kovertoj kun sciigoj kaj fakturoj. Jaroj post jaroj pasis, sed la atendata komunikajho ne venis. La doloriga atendado fermentis dume je daura granda melankolio kaj chiuvespera iro al la poshtkesto farighis siaspeca rito, de kio Helene jam ne esperis iun realan rezulton.

Sed pro tio shi tamen ne ekkredis pereon de Berg. Firmege shi estis konvinkita, ke tiuokaze komunikajho pri la morto devus alveni pli au malpli frue ankau al la angulo de la Malgranda strato kaj aleo. Malbonaj komunikajhoj neniam restas survoje. Ghis shi spiris, shi estis certa, ke ankau Berg estas ie vivanta, nur iu ekstera devo ne lasas lin por serchi kaj retrovi Helene'n, li ne estas libera en siaj volesprimoj. Iam li tamen faros tion. Eble morgau? Eble venontan semajnon.

Sed la anima forto de Helene, ree kaj ree elvokanta revenon de Berg kiel verajhon, kun paso de jaroj tamen silente kaj senatente ekchesis.

Se nun ankorau en iu tago elfalus el la malplena poshtkesto la letero, atendata de shi tiom longe — kiu scias, chu eble konfuzo kiel subita ventoskualo estingus la ghojo-fajreron, tenatan vivanta tiom longe?

Kiam de la militoflno pasis jam jaroj, post reveno de la laboro Helene komencis vizitadi proksiman kafejon kaj tie sidadi. Shi iris tien chiam post la kvina horo. Eksidinte che malgranda dusegha tableto apud fenestro kun rigardo al la bulvardo, Helene metis cigaredpaketon antau sin kaj sidadis kvazau kontemple unu au du horojn, malrapide fumante cigaredon post cigaredo, kaj trinketis kafon, kiu en la taso malvarmighis.

Deflanke rigardate oni povus opinii, ke shi koncentrighas antau iu tre decida evento.

Komence viroj provis kelkfoje ekkonversi kun shi kaj eksidi che shia tablo. Helene neniam malkonsentis. Sed shi trarigardis kontrausidanton per tiom malplenaj okuloj, ke tiu chiam ekhavis nekontraustareblan volon ekrigardi malantau sin, kiun post li la virino tiom atente sekvas. Dusencajn proponojn kaj trivialajn shercojn de iniciatemaj adorantoj shi shajnigis sin ne audanta. Cetere, eble shi efektive ne audis ilin. Baldau shi estis kapabla tiom malkluchighi de la chirkauanta medio, ke shi praktike ne rimarkis, kio okazas en ]a kafejo. Ofte fervoraj flirtemuloj, nenion komprenante, forlasis post kelka tempo la apudfenestran tableton. Helene oni ekkonsideris strangulino. Al postmilitaj aventuruloj tia frigideco estis nekutima, post granda milito virinoj ordinare ne kapricas.

Sed samtempe post la milito estis renkonteblaj ankau multaj homoj definitive kaj neresanigeble shokitaj de terurajhoj, ke ankau tiuj ne altiris pli longe atenton de aliuloj. Tiel oni restigis trankvila ankau Helene. Dum paso de jaroj shia vizaghkoloro flavighis, la rigardo farighis chiam pli ofte kaj longe senvive griza, kaj ankau viroj hazarde vizitantaj la kafejon, ankorau ne spertintaj la strangecon de Helene, ne plu provis interkonatighi kun shi.

Tiuj estis la jaroj, dum kiuj Berg ech foje ne erarflugis super la urbon. Estas eble, ke che mala okazo estus Helene vekighinta el meznokta inkubopremo kaj forgesinta la spiradon, auskultanta la proksimighantan bruadon de la motoroj.

Tiun vesperon, kiam Berg startis de sia insulo por la flugo, dum kiu lia gardema orelo kaptis per la ondolongo de la staba sendilo la longe atenditan voksignalon kaj koordinatojn, restis Helene pli longe ol ordinare sidanta en la kafejo. Shi alportigis al si ech trian ujon de kafo, fumadis kaj gapis al la bulvardo, kvazau atendante, ke hodiau tie io okazos. Malrapide mallevighis sur la urbon blueta krepusko. Preterrapidantaj autoj ekbruligis subite kvazau lau komando siajn parklumojn kaj nun aliflanke de la glaco komencighis senchesa luminsekta tien-reen movighado, kvazau ekbrulighus ie malsupre de horizonto giganta fajro, kies eroj en senfina kirligho kontrauflugegis al Helene. Neklarigebla ekscito fluis en shian koron. Kiam shi fine ekstaris, shi sentis ech malemon por devigi sin eliri al la duonluma strato.

Kushighinte en la liton, Helene ne endormighis. Shi rulis sin kaj senvorte koleris pri si mem, ke evidente trolacigis sin tage che la laboro, sed en la kafejo tro multe fumis kaj trinkis kafon. Dormo ne volis veni. Sendormeco intermitis kun endormighoj. La tempo pasis preme malrapide, plumba laceco rigidigis la membrojn, turmentis la tutan korpon, sed la cerbo ne kluchighis en ripozostaton.

Plenda aviadila bruo, apenau penetranta tra la orelshtopajhoj en la pro dorma langvoro malklaran konscion de Helene, estis kroma inkubo. La koro kunpremighis, la busho sekighis pro ekscitigho kiel en la nokto de la dombrulado. Helene pensis, ke estus bone preni validoltablojdon sub la langon, sed ne kapablis movi la manon.

Kiam la aviadilo komencis malproksimighi kaj ie de supre audighis obtuza falbruo, pli ghuste ekvibro ol sono, en la koro de Helene io kvazau shirighis. Sed subite shi sentis facilighon kaj sammomente alvenis fine mallonga dormeto.

<< >>