Napoleono

Mlle Claire (de Comedie Francaise) ech ne pepetis; shi sciis, ke la imperiestro de tempo al tempo tiel enpensighas kaj ne shatas esti ghenata. Cetere, inter ni, pri kio paroli kun li? Kion vi volas, tamen nur li estas imperiestro; oni ne sentas sin chi tie hejmece, chu ne vere? (Malgrau chio li estas nur fremdulo, meditas Mlle Claire, pas tres Parisien.) Sed tie che la kameno li tamen havas sufiche belan vizaghon. (Se li ne estus nur tiom korpulenta.) (La, la, li ech ne havas kolon, c'est drole.) (Sed sciu, li povus esti iom pli ghentila!)

Sur kameno tiktakas peza marmora horlogho. Morgau, pensas la imperiestro, mi devos akcepti reprezentantojn de la urboj - tio estas malsagha, sed kion fari; certe ili plendos prl impostoj. Poste austria ambasadoro - chiam la sama historio. Poste venos prezenti sin novaj tribunalaj prezidantoj - mi devas anticipe tralegi, kie kiu el ili laboris; ghojigas la homojn, ke mi scias ion pri ili. La imperiestro kalkulas surfingre. Ankorau io? Jes, Conte Ventura, denove li denuncados la papon - Napoleono subpremis oscedon. Dio, kia tedacho! Mi devus venigi tiun - kiel li estas nomata? tiun lertan hometon, kiu jhus revenis el Anglio. Klel nur estas nomata tiu ulo - porco, li estas ja mia plej bona spiono!

"Sacrebleu," murmurls la imperiestro, "kiel tiu ulo estas nomata!"

Mlle Claire alsidighis kaj partopreneme silentis.

Egale, pensas la imperiestro, li nomighu kiel ajn; sed liaj raportoj estas kutime bonegaj. Utila homo, tiu - tiu - maledetto. Malsaghe, klel iam nomo forgesighas! Mi havas ja bonan memoron por nomoj, miras la imperiestro. Kiom da mil nomoj ml portas en la kapo - nur kiom da soldatoj ml konas launome! Mi vetus, ke mi rememorus ankau hodiau la nomojn de chiuj miaj samklasanoj el la kadet-lernejo - kaj ankau amikojn el la junagho. Ni atendu, estis Tonio, nomata Biglia, Francio alias Riccintello, Tonio Zufolo, Mario Barbabietola, Luca nomata Peto (la imperiestro ekridetis), Andrea nomata Puzzo au Tirone - ilin. chiujn mi memoras launome, diras al si la imperiestro, kaj nun ne kaj ne rememori tiun - tonnerre!

"Madame," diras la imperiestro absorbite, "chu ankau vi havas tian kuriozan memoron? Oni memoras nomojn de infanaj komplicoj, sed ne povas kapti nomon de homo, kun kiu oni parolis antau unu monato."

"Nepre, siro," diris Mlle Claire. "Ghi estas tiel stranga, chu?" Mlle Claire provis rememori iun nomon el sia junagho; sed neniu elmergighis, shi rememoris nur sian unuan amanton. Li estis iu Henry. Jes, Henry li estis.

"Strange," murmuris la imperiestro, fikse rigardante la flagradon en la kameno. "Chiujn mi sciis imagi. Gamba, Zufolo, Briccone, Barbabietola, eta Puzzo, Biglia, Mattaccio, Mazzasette, Beccajo, Ciondolone, Panciuto - Ni estis proksimume dek du kanajloj, Madame. Min oni nomis Polio, il Capitano."

"Charme," ekvokis Mlle Claire. "Kaj vi, siro, estis ilia kapitano?"

"Memkomprene," rakontis la imperiestro enpense. "Au mi estis kapitano de rabistoj au de ghendarmoj, lau cirkonstancoj. Mi gvidis ilin, chu vi scias? Iam mi ordonis ech pendigi Mattaccian pro malobeo. Nur lastmomente lin maljuna gardisto Zoppo ghustatempe detranchis. Tiam, Madame, oni alie regis. Tia Capitano estis suverena estro de siaj homoj - Tie estis malamika knaba hordo, tiun gvidis iu Zani. Poste li vere ighis banditestro en Korsiko. Antau tri jaroj mi igis lin pafmortigi."

"Videble," elspiris Mlle Claire, "ke Via Majesto naskighis jam kiel gvidanto."

La imperiestro kapskuls. "Chu vi opinias? Tiam, kiel Capitano, mi sentis mian propran povon multe pli forte. Regi, Madame, ne estas kiel ordoni. Ordoni sen embarasoj kaj konsideroj - ne zorgi pri eblaj sekvoj - Madame, tio estis la suverena en la afero, ke ghi estis nur ludo, ke mi sciis, ke ghi estas nur ludo -"

Mlle Claire sprite divenis, ke en chi tion shi ne miksu sin; ni imputu tion kredite en shia konto.

"Kaj ankau nun, ankau nun," daurigis la imperiestro pli-malpli por si mem. "Ofte mi ekpensas ial: Polio, ja ghi estas nur ludo! Oni nomas vin Siro, oni nomas vin Via Majesto, char ni tion ludas, ni chiuj. La soldatoj rigide starantaj - la ministroj kaj ambasadoroj riverencantaj ghistere - nura ludo. Kaj neniu dume pushetas alian kubute, neniu eksplodas ride - Kiel infanoj ni ankau tiel serioze ludis. Tio jam apartenas al la ludo, Madame: mieni kvazau chio chi estus reala -"

Sur la kameno tiktakis peza marmora horlogho. La imperiestro estas stranga, pensis Mlle Clalre necerte.

"Eble post la pordo ili palpebrumas unu la alian," parolas la imperiestro enpense. "Kaj eble ili flustras al si: Sherculo, tiu Polio, kiel li sclas ludi imperiestron; ech ne brovon li movas - se tio ne estus ludo, oni povus diri, ke li opinias tion serioza!" La imperiestro eksnufis, kvazau li interne ridus. "Komike, chu Madame? Kaj mi tiom ilin atentas - tuj kiam ili pushetos sin, por ke mi komencu ridi l a u n u a. Sed ili nenion. Iam mi sentas, ke ili interkonsentighis, por ke mi ighu superruzita. Komprenu, ke mi ekkredu, ke ghi ne estas ludo - kaj por poste primokegi min: Polio, Polio, kiel ni vin superruzis!" La imperiestro mallaute ekridis. "Ne, ne! Min ili ne superruzos! Mi scias, kion mi scias -"

Polio, pripensis Mlle Claire. Kiam li estos tenera, mi nomos lin tiel. Polio. Mon petit Polio.

"Mi petas?" demandis la imperiestro bruske.

"Nenio, siro," defendis sin Mlle Claire.

"Tial. Mi pensis, ke vi diris ion." La imperiestro sin klinis al la fajro. "Strange, che virinoj mi tion ne tiel rimarkis; sed che la viroj ghi estas pli ofte. En profundo de sia animo neniam ili chesas esti bubetoj. Tial ili faras en la vivo tiom da aferoj, char ili fakte ludas. Tial ili faras la aferojn tiom pasie kaj koncentrite, char ghi estas nur ludo, chu vi ne opinlas? Chu povas ja esti iu serioze imperiestro, hm? Mi scias, ke ghi estas nur petolajho."

Estis silente. "Ne, ne, ne," murmuris la imperiestro. "Ne kredu tion. Sed iam oni ne estas certa, chu? Iam oni subite ektimas - mi estas ja eta Polio kaj chio chi estas n u r t i e l, chu? Mon Dieu, sed kiam ghi krakos! J e n, ghuste tio, ke oni ne povas esti certa -" La imperiestro levis la okulojn kaj fikse ekrigardis al Mlle Claire. "Nur rilate virinon, Madame, nur en la amo oni estas certa, ke - ke - ke oni ne plu estas infano; tiam almenau oni scias, ke oni estas viro, diable!" La imperiestro eksaltis. "Allons, Madame!"

Li estis subite tre pasia kaj violenta.

"Ahh, siro," elspiris Mlle Claire, "comme vous etes grand!"

(1933)

<< >>