Hamleto, princo dana

(Sceno deka)

(Rosenkrantz kaj Guildenstern estas forirontaj}

HAMLETO
Momenton sole, kara Guildenstern, nur vorton, Rosenkrantz!

ROSENKRANTZ
Bonvolu, princo?

ROSENKRANTZ
Vi deziras, princo?

HAMLETO
Nur demando.
Kiel la prezentado porkortega,
la tragedi' pri regho veneninto efikis je la regho?

ROSENKRANTZ
Terure, princo.

HAMLETO Terure, chu?

GUILDENSTERN
La regho perpleksighis.

HAMLETO
Kaj la reghino?

ROSENKRANTZ
La reghin' svenemis.

HAMLETO
Kaj la ceteraj?

GUILDENSTERN
Kiuj, princa moshto?

HAMLETO
Nu, vi kaj korteganoj, sinjorinoj
kaj chiu cheestanta en la chambro,
dum oni ludis tion. Kion ili?

ROSENKRANTZ
Nenion, princo.

GUILDENSTERN
Ilin chio ravis,
ke ech ne vorton ili povis diri.

HAMLETO
Kaj Polonio?

GUILDENSTERN
Polonio ploris.

HAMLETO
La korteganoj?

ROSENKRANTZ
Ili plorsingultis.
Mi mem ne povis, princo, teni larmojn
kaj vidis, ke amiko Gulldenstern
la okul-roson kashis per maniko.

HAMLETO
Kaj la soldatoj?

GUILDENSTERN
Turnis for vizaghon,
por kashi sian fortan emocion.

HAMLETO
Vi pensas do, ke tiu ludo estis -

ROSENKRANTZ
Sukces' grandega.

GUILDENSTERN
Jes, sed meritita.

ROSENKRANTZ
La brila ludkonstru'!

GUILDENSTERN
La scen-vigleco!

HAMLETO
La teatrajho tamen havis mankojn -

ROSENKRANTZ
Pardonu, princo, kiajn?

HAMLETO
Hm, ekzemple...
La ludo povis esti ja pli bona.
Mi scias, la aktoroj faris, kio eblis,
tamen ilia regh' ne estis regho,
nek la murdint' murdinto. Ho, sinjoroj,
se la murdinton estus mi ludinta
tiam - mi jhuras al vi per Hekata,
ech mem murdint' ekkonus veran murdon!
Prijughu mem! (Li ludas.}

ROSENKRANTZ
O, princo, grandioze!

GUILDENSTERN
Ludite brile!

ROSENKRANTZ
Oni dirus vere,
ke fakte vidis vi murdinton iam
kashiri al laboro terurega.

HAMLETO
Ne, Rosenkrantz, ghi ja en mi trovighas,
- de kie kaj por kio? Kiu scias? chit, audu!

GUILDENSTERN
Kion, princ'?

HAMLETO
- Sekreton mian.

ROSENKRANTZ
Aj, princ', Chu vere?

HAMLETO
Ech sekreton grandan.
Nenion por oreloj korteganaj,
nur por amikoj la plej bonaj. Venu!

GUILDENSTERN
Princo!

HAMLETO
Nenia princ'!

GUILDENSTERN
Ne, via moshto.

HAMLETO
Nur Hamleto.

GUILDENSTERN
Lau via volo, princo.

HAMLETO
Do, auskultu,
kaj che vi tenu kashe mian planon
maturighintan plene.

ROSENKRANTZ
Kian, kara princo?

HAMLETO
Aktoro estos mi.

ROSENKRANTZ
Chu vere, princo?

HAMLETO
Jam decidite, Rosenkrantz. Mi morgau
intencas iri for kun la aktoroj.
De urb' al urbo ludi tiun ludon
prl l' granda regho, kiun oni murdis;
pri la murdinto, kiu post li venis
sur lian tronon kaj en lian varman
edzecan liton; kaj pri la reghino,
vidvina ech ne dum monato unu,
kaj petolanta jam en shvita lito
kun friponach', murdisto kaj shtelisto
shtelinta regnon ... Ju pli mi pripensas,
des pli allogas min figuro lia.
Ej, ludi lian tutan abomenon,
la fian kaj perversan serpentachon,
kiu infektas, kion ajn li tushas,
ej, kia rolo! Estus nur necese
alie ludi ol l' aktoro migra,
li penas, penas, tamen li malfortas
por tiom da fiajhoj. Tiun reghon
li povas ludi. Sed ne la kanajlon.
Por lia rol' li ne sufiche grandas.
Domaghe pri la rolo! Mi ghin ludus,
penetrus al li en gluecan menson,
kaj mi elpremus ghis la lasta guto
chioman hom-malvirton! Kia rolo!

GUILDENSTERN
Kaj kia teatrajh'!

HAMLETO
Ne tuta misa -

ROSENKRANTZ
Bonega ech!

HAMLETO
Mi devis ghin pli fajli,
kaj - Eble mi revenos al la temo,
ghi indas tion; min la regh' perfida,
la fia, abomena karaktero
treege logas. Kara Rosenkrantz,
mi volas skribi dramojn.

ROSENKRANTZ 
Brave, princo!

HAMLETO 
Mi verkos, verkos. Temojh ja abundas.
Tiu kanajlo - la unua. Dua:
pri korteganoj fiaj kaj flatachaj -

ROSENKRANTZ 
Brilege, princo !

HAMLETO 
Tria: komedio 
pri idioto, agha chambelano -

GUILDENSTERN 
Bonega temo!  

HAMLETO 
Kvara ludo temos 
knabinon unu.  

ROSENKRANTZ 
Kia ludo? 

HAMLETO 
Ludo. 

GUILDENSTERN
Tre multpromesa temo.

ROSENKRANTZ
Poezia.

HAMLETO
Kaj Hamleto skribos. Sur la tron' fripono
la homojn senhautigos sen tranchilo,
la korteganoj dorsojn kurbigados,
kaj Hamleto verkos. La militoj dauros,
pli ache fartos la malfortaj homoj,
la fortaj male. Kaj Hamleto skribos,
kaj li ne movos manon, ne levighos
por ion fari -

GUILDENSTERN
Kion, princo?

HAMLETO
Kion?
Mi ja ne scias, kion oni faras
kontrau malbona rega politiko.

ROSENKRANTZ
Nenion, princo.

HAMLETO
Nenion?

GUILDENSTERN
Nu, aperas
de temp' al temp' en historio viroj,
kiuj starighas frunte de l' popolo
kaj per ekzemplo au per elokvento
ghin decldigas rompi per ribelo
malbonan regantaron.

ROSENKRANTZ
Tio, princo,
okazas tamen nur en historio.

HAMLETO
Jen, jen. Nur en la histori'. Vi diras,
ilia elokvent' ekmovas homojn?
Malghojo mutas. Devas iu veni
precize nomi la aferojn: vidu,
jen subpremado, jen maljusta ago,
jen oni fie krimas kontrau chiu,
kaj kiu via regh' sin nomi volas,
estas shtelist', murdisto, malchastulo,
- jen la afero. Kiuj estas viroj,
chu vi toleros la senhonorigon?
chu via man' ne prenos glavon, klabon?
Chu tiu senhonoro vin jam kastris?
Vi estas sklavoj, kiuj jam toleras
la vivon sen honor' -?

GUILDENSTERN
Vi elokventas.

HAMLETO
Aj, elokventas? Mi starighu do
kaj - kiel en la histori' - mi kreu
la vochon -de l' popol' per elokvento?

ROSENKRANTZ
Jes ja, popolo via certe estas
sindona al vi, princ'.

HAMLETO
Kaj poste frunte de la popol' ekstari kaj renversi
la putran tronon?

GUILDENSTERN
Sed ghi, mia princo,
jam estas politik'.

HAMLETO
Ho, stranga sento,
antau si vidi tiel grandan taskon!
Sinjoroj, dankon.

ROSENKRANTZ
Ni ne ghenos, princo.

Rosenkrantz kaj Guildenstern foriras.

HAMLETO
Chu esti au ne esti, jen demando.
Kaj se jam esti, kiu do? Chielo,
reghido esti, jes! Che l' trono stari,
rideti nur ghentile kaj lojale,
- chu ne sur tron'? Ne, tie jam alial
Atendi lian morton, ghis la sango
nigrega en li haltos! Tiel? Ne,
prefere tiun bruston perfidulan
trapiki per ponard' kaj tiel venghi
la morton de la patro. Honton lavi
de l' lit' patrina! Kial mi hezitas?
Chu estas mi timulo? - Ho, ne tiel.
Mi sorbas per okul' la fian vangon,
malchastajn lipojn, lian vagan vidon
kaj sentas: nun mi havas lin kaj povus
fidele bildi lin. Mi provas kashe
la fivizaghon preni. Kia rolo!
Aktoro esti, jes, mi malvualus
la tuton de l' senhonta malboneco,
kiun subkashas la bushach' ridanta -
Ghi logas, logas tre. - Sed tiun vangon
rekonus nur la homoj de l' nuntempo,
- neniu plu? - Prefere por eterne
lin pruvi kulpa kaj la homajn monstrojn
kaj chion putran, kion li arigis
en shtato dana! Kia loga tasko!
- Mi estas ja poeto! Mi do povas
akuzon skribi dauran por jarcentoj,
kaj per fingro, kiu ne putrighos,
al chiuj montri la ulceron pusan -
Jen, kia elokvent'! chu ne domaghe,
se mi ghin sole por mi mem malshparas?
Chu sur foiro kunvenigi homojn
paroli kaj paroli - Ja ne estas
ili el koto. Elokventa homo
povus elfrapi el iliaj kapoj
purigan fulmon kontrau la tiranoj!
Ghi logas, logas - Tamen mi ne povus
prezenti lin. Domaghe! Kia aktoro
mi estus! Sed se estus mi aktoro,
ne povus mi inciti fulmotondron
fraponta tronojn? - Sed mi chi-okaze
ne povus skribi verkojn jam! Domaghe!
- Do, kion diable? Chu lin senmaskigi
per ludo sur scenej', au por eterne
alnajli sur la pord' kiel vesperton,
au detronigi per popol' kolera?
Nu, kion do? - Kaj kion se, supoze,
mi nur kredigas min, ke mi venghemas?
Aktoro esti por deshiri maskon
de l' vizaghach'? Se ludi, do pro tio,
ke estas ghi en mi kaj mi devas
la homfigurojn el mi mem kreadi,
chu bonajn au malbonajn! Lin prezenti
mi vere pleje shatus, - kla rolo! -
Aktoro simple esti! Au nur verki,
ne pro venghem', sed pro la nura ghojo,
ke chiu vort' sub mia man' vivighas -
Kaj kial verki nur? Kaj ne paroli?
Do esti orator', popolon gvidi,
paroli kaj paroli kiel birdo
belege, rave kantas, ke mi fine
min mem konvinkus kaj ekkredus, kion
mi diras! - Jes ja. Esti plene iu,
jen estas tiu liberiga vorto!
Aktori? Verki? Iri kun popolo?
Do kion? Ho, infero! Kian rolon
Hamlet' elektu? Kion mi kapablus
estante fine iu! - Jes, sed kiu?
Jen la demando!

(1934)

<< >>