Frato Francisko

Sur shoseo al Forli (tie, kie la vojo deflankighas al Lugo) haltis che iu forghisto almozmonahho; li estis negranda, iom kurbstatura, kaj estis montranta en largha rideto kelkajn flavajn dentojn. "Frato forghisto," li diris gaje, "Dio sanon donu, hodiau mi ankorau ne manghis."

La forghisto rektighis, forvishis la shviton kaj pensis ion pri vagemaj homoj. "Envenu," li grumblis. "Peco da fromagho estos tie."

La edzino de forghisto estis graveda kaj pia; shi volis kisi la manon de la monahho, sed tiu rapide kashis ambau manojn kaj vigle muelparolis: "Ne, patrinjo, sed se mi kisus la manon al vi? Min oni nomas frato Francisko, almozulo. Dio vin benu!"

"Amen," elspiris la juna forghist-edzino kaj iris por pano, fromagho kaj vino.

La forghisto ne estis multe parolema; li rigardis teren kaj ne sciis kion plu. "Kaj de kie, Domine?" li demandis fine.

"Nu el Asizo," diris la monahho. "Bela peco da vojo, frachjo. Ja vi ne kredus, kiom da riveretoj, vitghardenoj kaj padoj estas en la mondo. Oni ne kapablas ilin trairi kaj oni devus, homo, oni devus. Chie estas dia kreajho kaj irante, kvazau vi preghus."

"Mi estis foje ech en Bolonjo," diris la forghisto enpense, "sed tio jam estas tre longe. Vi scias ja, Domine, forghisto ne povas kunporti tutan sian laborejon."

La monahho kapjesis. "Forghi la feron," li diris, "estas, forghisto, kvazau vi servus al Dio. La fajro estas bela kaj sankta. Frato fajro, homido, vivanta dia kreajho. Kiam la fero molighas kaj eblas ghin fleksi - kia beleco, forghisto, aj aj! Kaj rigardi en la fajron - tio estas kvazau vizio." La monahho chirkaupremis per manoj la genuojn kiel knabo kaj komencis rakonti pri la fajro. Fajro de pashtistoj, fumantaj fajretoj en vitghardenoj, flamanta keno, kandelo kaj brulanta arbetajho. Dum la forghist-edzino sternis sur la tablo blankan tolon kaj preparis panon, fromaghon kaj vinon, la forghisto distre palpebris, kvazau li en fajron rigardus.

"Patro," diris mallaute la forghist-edzino, "chu vi ne volus iom manghi?"

Frato Francisko rompis perfingre la panon kaj rigardis demande la forghiston kaj lian edzinon. Kaj kion vi havas, vi du, li miris, pro kio vi estas tiel malparolemaj kaj mishumoraj? Tiaj bonaj homoj, knabego kiel urso kaj edzino en benita stato, kio estas kun vi, kio vin deprimas? Al Francisko kreskis la manghopecoj en la busho pro embaraso kaj malghojo. Per kio mi vin, homoj diaj, gajigos? Chu mi rakontu al vi shercajhojn el vojaghoj? Chu mi kantu kaj saltetu por ghojigi virinon naskontan?

La pordo iomete apertighis. Kaj la forghist-edzino levls la manon kaj palighis. En la pordo montrighis humila hund-kapo kaj timemaj okuloj.

La forghisto eksaltis, vejnoj surfrunte sangshvelaj, kaj impetis al la pordo. "For, ci malbenita bestacho!" li ekmughis kaj piedfrapis la pordon. La hundo ekjelpis kaj forkuris.

Frato Francisko tristighis kaj en embarasoj knedis el la pano globetojn. "Forghisto, forghisto," li elpushis, "kion faris al vi tiu dia kreitajho?"

La forghisto sin turnis zorgeme al sia edzino. "Giuliana," li murmuris, "nu, nu! Nu nul"

La edzino provis rideti, shiaj lipoj tremis; shi ekstarls pala kaj svenema kaj senvorte foriris. La forghisto rigardis post shi malserene.

"Frato," flustris Francisko aflikte, "kial vi pelas vian fraton hundeton for de la tablo? Mi iras."

La forghisto kolere fortusis. "Do por ke vi sciu, Domine," li diris krude, "tiu hundo -. Je pasko ni atendis viziton. Estis venonta al ni fratino de la edzino el Forli, ankorau knabineto -. Shi ne venis. Post dek kvar tagoj alveturis por shi shiaj gepatroj... Ni serchis la knabineton, nenie spuro post shi. Semajnon antau pentekosta dimancho alkuris nia hundeto de ie el la kampoj kaj trenas ion en la busho ghis la sojlo. Ni rigardis, kio - internajhoj. Nur poste ni trovis, kio restis el la knabineto -." La forghisto mordis siajn lipojn por superi tion. "Ni ne scias, kiu tion faris al shi. Dio punos la murdinton. Sed la hundeto, Domine -." La forghisto mansvingis. "Mi ne povas ghin mortigi, tio estas la plej malbona. Kaj ghi lasas sin neniel forpeli. Ghi chirkauiradas la domon kaj petas -. Chu vi scias prezenti al vi, Domine, kia teruro -" La forghisto forte frotis la vizaghon. "Ni ech ne povas rigardi ghin. Dum nokto ghi hurlas apud la pordo -"

Frato Franclsko ektremis.

"Do vi vidas," murmuris la forghisto. "Pardonu, Domine, mi iros rigardi Giulianan."

La monahho solighis en la chambro, estis al li preskau nauze pro la silento. Li iris piedpinte al la domperono. Proksime staras flava tremanta hundacho kun vosto inter la kruroj kaj malcerte fiksrigardas lin. Frato Francisko turnis sin al ghi. La hundeto prove movis la voston kaj jelpis.

"Ahh, ci povrulo," murmuris Francisko kaj volis rigardi alien, sed la hundo vostumas kaj ne chesas lin fikse alrigardi. "Nu, kion ci volas?" grumblas frato Francisko embarase. "Estas al ci malgaje, frateto, chu? Malfacila afero." La hundacho piedumas kaj tremas pro ekscito. "Nu, nu," kvietigas ghin Francisko. "Neniu volas kun ci paroli, chu?" La hundeto jelpas kaj rampas al piedoj de la monahho. Frato Francisko ghin iel abomenas. "Iru, iru for," li persvadas ghin. "Ci devis ne fari tion, kamarado. Ghi estis sankta korpeto de la knabinjo -." La hundo kushas che la piedoj de l' sanktulo kaj plorghemas. "Chesu, mi petas cin," murmuras Francisko kaj klinighas super la hundeto. La hundo rigidighis pro la plej strecha atendado.

En tiu momento eliris la forghisto kaj lia edzino sur la sojlon, char ili serchis sian gaston. Kaj jen, antau la domo genuas la monahho, gratante post la orelo jelpantan hundachon kaj mallaute diras: "Do vidu, frateto, do vidu, mia kara; kial ci lekas miajn manojn?"

La forghisto snufe ekspiregis. Francisko turnis sin al li kaj timide babilis: "Komprenu, forghisto, ghi tiom petis! Kiel vi nomas ghin?"

"Bracco," murmuris la forghisto.

"Bracco," diris sankta Francisko kaj la hundeto rapide lekis lian vangon. Frato Franclsko levighis. "Jam sufiche, frateto, mi dankas vin. Mi iru jam, forghisto." Li ne sciis rapide, kiel adiaui; li staris antau la forghist-edzino kaj pensis kun fermitaj okuloj pri iu beno.

Kiam li apertis ilin, genuas antau li la juna edzino kaj havas la manon metita sur la kapo de la flava hundo. "Dio estu laudata," elspiris Francisko kaj montris la flavajn dentojn. "Dio repagu tion al vi!"

Kaj la hundeto kvivitante pro sovaghega ghojo komencis kuregi en rondo chirkau la sanktulo kaj la genuanta virino.

(1932)

<< >>