Vespero de Pilato

Tiun tagon Pilato vespermanghis kun sia adjutanto; li estis juna leutenanto Suza, naskdevena el Kirenaiko. Suza ech ne rimarkis, ke la provincestro estas iel silentema, kaj gaje babilis ghojigita pro tio, ke la unuan fojon en la vivo li travivis tertremon.

"Kiel ghi estis gajega," li lautis che la mangho. "Kiam post la tagmangho farighis la mallumo, mi kuris eksteren rigardi, kio okazas. Sur la shtuparo shajnis al mi, ke ial stumblis au deglitis miaj piedoj au io simila - nu, ridinda ghi estis; je mia animo, ekscelenco, neniam dum mia vivo mi ekpensus, ke chio chi estas la tuta tertremo. Kaj antau ol mi preterpasis angulon, jam kontrau mi galope kuras iuj civiluloj okulegantaj kaj kriantaj: "Tomboj malfermighas kaj rokoj diskrevas!" Dio helpu, mi diras al mi, chu eble tertremo? Homido, mi diras al mi, vi havas bonshancon! Tio estas ja sufiche rara fenomeno, chu?"

Pilato jesis. "Foje mi jam vidis tertremon," li diris. "Ghi estis en Cilicio atendu, pasos jam dek sep jaroj de tiam - au kiom. Tiam ghi estis pli granda."

"Finfine nenio okazis," vochis Suza senzorge. "Apud pordego al Hakeldam forfalis peco da roko - jes, kaj sur la tombejo malfermighis kelke da tomboj. Mi miras, ke chi tie oni enterigas tiel malprofunden, apenau unu ulnon. Dum somero ja ghi fetoras al ili."

"Kutimo," murmuris Pilato. "Ekzemple en Persio oni tute ne enterigas. Oni metas kadavron sub la sunon kaj prete."

"Tio estus malpermesenda" opiniis Suza. "Pro higienaj kauzoj au simile."

"Malpermesi," murmuris Pllato. "Vi devus al ili senchese ion ordonadi au malpermesadi; tio estas malbona politiko, Suza. Nur ne miksighi en iliajn aferojn - almenau estas trankvilo. Se vi volas vivi kiel brutoj, do vivu! Ah, Suza, mi jam vidis multajn landojn."

"Sed tion mi shatus scii," revenis Suza al sia plej granda intereso, "kio kauzas la tertremon. Eble estas subtere iaj kavajhoj, kiuj subite shutighas. Sed kial che tio malhelighis la firmamento? Tio estas por mi nekomprenebla. Ja matene estis tia ordinara, hela tago -"

"Mi petas pardonon," audighis maljuna Papadokitis, Greko el Dodekanezo, kiu estls ilin priservanta. "Ghi estis atendebla jam de hierau, sinjoro. Hierau estis tia rugha sunsubiro, sinjoro, kaj mi diras al la kuiristino, Miriam, morgau estos tempesto au ciklono. "Kaj min, diras Mlriam, doloras la lumbo." Io estis atendebla, sinjoro. Mi petas pardonon."

"Io estis atendebla." diris Pilato enpense. "Sciu, Suza, hodiau mi ankau ion atendis. De mateno, kiam mi al ili transdonis tiun viron el Nazareto - mi devis lin al ili transdoni, char la politiko de Romio principe ne miksas sin en hejmajn. aferojn, memoru, Suza, ju malpli la homoj devas kontakti kun shtata autoritato, des pli facile ili ghin toleras - che Jovo, kie mi chesis?"

"Che la viro el Nazareto," helpis al li Suza.

"Che la viro el Nazareto. Sciu, Suza, iomete mi interesighis pri li, li fakte naskighis en Betlehemo - mi pensas, ke la chi tieaj indighenoj kulpighis kontrau li pri justica murdo, sed tio estas ilia afero; se mi ne eldonus lin al ili, ili certe disshirus lin, kaj la romia administrado nur spertus fiaskon. Sed atendu, chi tio ne apartenas al la afero. Al mi diris Anas, ke tiu homo laudire estis danghera; onidire, kiam li naskighis, venis pashtistoj el Betlehemo kaj riverencis al li kiel al iu regho. Kaj antau nelonge oni bonvenigis lin chi tie kiel iun triumfanton. Tion mi ne povas kompreni, Suza. Tamen nur mi estus atendinta -"

"Kion vi atendus?" memorigis lin Suza post momento.

"Ke eble venos liaj Betlehemanoj. Ke ili ne lasos lin en la manachoj de la chi tieaj intriguloj. Ke ili venos al mi kaj diros: .Sinjoro, li estas nia homo kaj ion por nl signifas; do ni venas por diri al vi, ke ni staras che li kaj ne lasos fari maljustajhon al li." - Suza, mi preskau antaughojis je la homoj el la montoj; mi estas ghisgorghe sata de chi tieaj bushklakuloj kaj procesemuloj - Kaj mi dirus al ili: "Dank' al Dio, Betlehemanoj, mi atendis vin. Pro li - kaj pro vi kaj via lando. Al chifonoj sur bastono oni ne povas regi; regi oni povas nur al viroj kaj ne al bushuloj. El la homoj, kiaj vi, oni faras soldatojn, kiuj ne subighas; el la homoj, kiaj vi estas, oni faras naciojn kaj shtatojn. Oni diras al mi, ke tiu via samlandano vivigas mortintojn. Mi petas vin, kion kun mortintoj? Sed vi estas chi tie, kaj mi vidas, ke tiu viro scias vivigi ankau vivantojn: ke li sugestis al vi ion kiel fidelecon kaj honoron kaj - ni Romianoj tion nomas Virtus, mi ne scias, kiel ghi estas nomata en via lingvo, Betlehemanoj, sed ghi estas en vi. Mi pensas, ke tiu homo ankorau sukcesos. Estus domaghe pri li!"

Pilato silentighis kaj distre forbalais de sur la tablo panerojn. "Nu, ili ne venis," li murmuris. "Ahh, Suza, kia vanajho estas la regado!"

<< >>