Pri kvin panoj

... Kion mi havas kontrau li? Mi tion diros al vi rekte, najbaro: ne ke mi havus ion kontrau lia instruo. Tute ne. Foje mi auskultis lian predikon, kaj mi diras al vi, preskau mi ankau ighus lia dischiplo. Tiam mi revenis hejmen kaj diras al mia kuzo selisto, vi, tion vi devus audi; mi diras al vi, li estas siaspeca profeto. Ege bele li parolas, ververe; preskau en la homo la koro molighas; mi havis tiam larmo-plenajn okulojn, plej volonte mi fermus mian butikon kaj sekvus lin, por perdi lin neniam for de l' okuloj. Chion disdonu, kion vi havas, li diris, kaj sekvu min. Amu vian proksimulon, helpu al malrichuloj kaj pardonu al tiuj, kiuj maljuste traktas vin, kaj tiajn aferojn. Mi estas ordinara bakisto, sed kiam mi auskultis lin, estis en mi tia stranga ghojo kaj doloro, mi ne scias, kiel diri tion: ia pezo, ke mi genuus teren kaj plorus, kaj che tio mi sentis min tiom bele kaj facile, kvazau chio falus de sur mi, sciu, chia zorgo kaj kolero. Do mi tiam diras al mia kuzo, vi malsaghulo, vi devus honti; vi parolas nur pri avidajhoj, kion kiu shuldas al vi, ke vi devas pagi dekonojn kaj alpagojn kaj interezojn; se vi prefere disdonus al la malrichaj chion, kion vi havas, forlasus la edzinon kaj infanojn kaj sekvus lin -

Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj demon-obseditojn, ankau tion mi ne riprochus al li. Vere, ghi estas stranga kaj nenatura potenco; sed tion ja tamen chiu vidas, ke niaj kirurgoj estas fushuloj kaj la romiaj ne estas pli bonaj; monon ili scias preni, sed kiam vi vokas ilin al agonianto, do ili nur shultrolevas kaj diras, ke vi devis voki ilin pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis du jarojn pro hemoragio; mi kondukadis shin al doktoroj, vi ech ne havas ideon, kiom da mono ghi kostis, kaj neniu helpis shin. Se li jam estus tiam trairanta urbojn, mi estus genufalinta antau li kaj dirus: Sinjoro, resanigu la edzinon! Kaj shi tushus lian veston kaj resanighus. Tiom shi, la povrulino suferis, ke ghi ech ne estas eldirebla - Do mi laudus tlon al li, ke li resanigas malsanulojn. Memkomprene, la fushkirurgoj protestas kontrau tio, kaj iuj diras, ke ghi estas mistifiko kaj fushado, kaj volus tion malpermesi al li kaj tiel simile; ekzistas ja diversaj interesoj. Kiu volas helpi al la homoj kaj savi la mondon, chiam kolizias kun ies intereso; ne al chiu li povas plachi, io alia ne eblas. Mi diras, resanigadi li povas kaj eble ankau mortintojn li revivigadu; sed tion kun la kvin panoj, tion li devis ne fari. Kiel bakisto mi diras al vi, ke ghi estls granda maljustajho kontrau la bakistoj.

Vi ne audis tiun aferon pri la kvin panoj? Mi miras; chiuj bakistoj estas tute konsternitaj pro la okazo. Do, laudire venis al li granda amaso en lokon dezertan, kaj li resanigadis malsanulojn. Kaj kiam vesperighis, alpashis al li liaj dischiploj, dirante: "Dezerta estas chi tiu loko, kaj tempo malfrua. Forsendu la amasojn, por ke ili irante en urbetojn, achetu al si manghajhojn." Kaj li diris al ili: "Ne estas bezone al ili, ke ili foriru, vi donu manghi al ili." Kaj ili dlras al li: "Ni ne havas chi tie pli ol kvin panojn kaj du fishojn." Kaj li diris al ili: "Alportu ilin al mi chi tien." Kaj ordoninte al la hom-amaso sidighi sur la herbo kaj preninte la kvin panojn kaj du fishojn, li ekrigardls al la chielo, benis, kaj dividante, donis al la dischiploj la panojn kaj la dischiploj al la hom-amasoj. Kaj chiuj manghis kaj estis satigitaj. Kaj oni plenigis per restintaj paneroj dek du plenajn korbojn. Da tiuj, kiuj manghis, estis proksimume kvin mil viroj krom virinoj kaj infanoj. Konsentu, najbaro, ke tion toleri povas neniu bakisto; kiel oni povus, nu? Se devus ighi kutlmo, ke kiu ajn per kvin panoj kaj du fishetoj satigus kvin mil homojn, poste la bakistoj devus iri sin pashti, chu mi ne pravas? Kio koncernas la fishetojn, estu tiel, ili kreskas en la akvo per si mem kaj povas ilin kapti kiu ajn. Sed bakisto devas kare acheti farunon kaj lignon, devas havi helpanton kaj pagi al li salajron; li devas havi butikon, devas pagi impostojn kaj chion eblan, ghis fine li ghojas, se restis al li unu grosho en la posho, por ke li ne bezonu almozi. Kaj li, li nur chielon alrigardas kaj havas sufiche da pano por kvin mil au kiom da homoj; faruno kostas al li neniom, li ne bezonas alveturigi al si dioscias de kie lignon, neniaj elspezoj, nenia laboro - memkomprene, tial la panojn li povas donadi al la homoj senpage, nu ne? Kaj li ne atentas, ke per tio la chirkauajn bakistojn li senigas pri honeste meritita profito! Mi diras al vi, nelojala konkurenco ghi estas, kaj oni devus finigi tion al li. Li pagu impostojn kiel ni, se li volas bakistadi! Jam nun riprochas nin homoj kaj diras, kiel eble, tian nekristanan monon vi volas por chi tiu mizera panbulo? Senpage vi devus ghin donadi, kiel li, kaj kia pano, onldire, ghi estas: blanka, krakanta kaj bonodora, ke oni emus per ghi mortsatighi. - Ni jam devis malaltigi prezon de bakajho; per mia honoro, ni donas ghin sub la produkta prezo, nur por ne devi fermi la butikojn; sed kien ghi kondukos, super tio turnighas al ni bakistoj la kapo. Onidire en alia loko li satigis kvar mil virojn krom virinoj kaj infanoj per sep panoj kaj kelkaj fishetoj; sed tie ili kolektis nur kvar korbojn da paneroj; versimile tiu entrepreno ankau al li jam ne tiel bone prosperas, sed nin bakistojn li pereigos nepre. Kaj chi tie ml diras al vi, ke li tion faras nur pro malamikeco al ni bakistoj. La fishkomercistoj ja ankau krias, sed tiuj ja ne scias, kiom postuli por siaj fishoj; ghi jam delonge ne estas tiom honesta metio kiel la bakista.

Rigardu, najbaro: mi jam estas maljuna homo kaj mi estas sola en la mondo; mi havas nek edzinon, nek infanojn, kion do mi bezonas. Antau nelonge mi jam diris al mia helpanto, ke li mem ligu al sia kolo mian bakejon. Ne temas pri mia profito; per mia animo, plej volonte mi vere disdonus mian etan havajhon kaj sekvus lin kaj realigadus amon al proksimulo kaj chion, kion li predikas. Sed vidante, kiel li starighis kontrau ni bakistoj, mi diradas al mi: Nepre ne! Mi kiel bakisto vidas, ke chi tio estas nenia mondsavo, sed kompleta katastrofo por nia metio. Mi bedauras, sed tion mi ne donacos al li. Ne eble.

Memkomprene, ni prezentis plendon kontrau li al Anas kaj ankau al la provincestro, nome pro rompo de metia regularo kaj pro ribeligado: sed vi scias, kiel che la oficoj chio estas longe prokrastata. Vi konas min, najbaro; mi estas modera homo kaj serchas malpacon kun neniu; sed se li venus en Jerusalemon, mi starighos surstrate kaj vokos: Krucumu lin! Krucumu lin!

(1937)

<< >>