Marta kaj Maria

"Kaj dum ili vojaghis, li eniris en unu vilaghon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.

Kaj shi havis fratinon, nomatan Maria, kaj chi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auskultis lian parolon.

Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj shi alproksimighis kaj diris: Sinjoro, chu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru do al shi, ke shi min helpu.

Sed la Sinjoro respondis kaj diris al shi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de shi."

(Ev. de sankta Luko, 10, 38-42.1

Kaj tiun vesperon eniris Marta al sia najbarino Tamar, edzino de Jakobo Grunfeld, kiu kushis en postakusha tempo;

kaj vidante, ke la fajro en la kameno estingighas, shi almetis shtipojn kaj eksidis che la fajrujo, por ekflamigi la fajron. Kaj kiam ekflagris viglaj flamoj, rigardis tiu Marta en la fajron kaj silentis.

Kaj diris sinjorino Tamar: "Vi estas bona, Marteta. Vi tiom zorgas, - mi tute ne scias, kiel rekompenci tion al vi."

Sed Marta nek ion diris, nek deturnis slajn okulojn for de la fajro.

Tiam sinjorino Tamar demandis dirante: "Chu vere, Marteta, ke hodiau estis che vi Rabbi el Nazaret?"

Kaj Marta respondis: "Estis."

Kaj sinjorino Tamar interplektis la manojn kaj diris: "Certe vi ghojis, fraulino Marta; mi scias, al ni Li ne irus, sed vi meritas tion, vi estas tiom bona mastrino -"

Tiam klinighis Marta al la fajro, impete ordigis la shtipojn kaj diris: "Mi diros al vi, sinjorino Tamar, prefere mi ne vidus min mem. Ech ideeto ne venis al mi, ke nun antau la festoj - Bone, mi pensas, mi lavos tolajhon unue - Vi scias, nia Maria, kiom da lavotajho shi faras. Do la nelavitan tolajhon mi jhetas sur amason, kaj subite "Bonan tagon, knabinoj", kaj Li staras sur la sojlo! Mi komencas voki "Maria, Maria, venu chi tien", sciu, por ke shi helpu al mi rapide forigi tiun amason da chemizoj. - Maria alflugas, tauzita, kaj kiam shi Lin vidas, komencas krii kiel senigita de la prudento: "Majstro, Majstro, vi venis al ni?" kaj bum, jam shi estas antau Li surgenue, plorsingultas, la manojn al Li kisas, - sinjorino Tamar, mi tiom hontis pro shi, kion nur la Majstro devis pensi, tia frenezeta histeriulino, kaj nun la malpuraj chifonoj chie, - mi apenau elvortis: "Majstro, sidighu," kaj kolektas la lavotajhon; kaj Maria Lin tiras je la mano kaj singultas: "Majstro, parolu, diru al ni ion, Rabboni -" Konsideru, sinjorino Tamar, shi diras al Li Rabboni! Kaj chie nura malordo, vi scias, kiel se oni lavas, ech balaite ne estis - Kion Li nur devis pensi pri ni!"

"Nu, sciu, Marteta," konsolis shin sinjorino Grunfeld, "iom da tiu malordo viroj preskau ne atentas. Mi konas ilin."

"Ech se jes," deklaris Marta kun malmole fulmantaj okuloj. "Ordo devas esti. Rigardu, sinjorino Grunfeld, kiam la Majstro tagmanghis che tiu doganisto, do Maria sciis lavi Liajn piedojn per larmoj kaj vishi ilin per siaj haroj. Mi diros al vi, sinjorino Tamar, ion similan mi ech ne kuraghus, sed almenau puran plankon mi volus doni sub Liajn piedojn. Jes, tion jes. Kaj meti antau Lin tiun belan tapisheton, chu vi scias, tiun el Damasko. Kaj ne malpuran lavotajhon. Vishi Liajn pledojn per larmoj kaj haroj, tion Maria scias; sed almenau kombi sin, kiam Li venas, tion ne; kaj vishi antau Li la plankon, tion ankau ne. Nur sidachi antan Li kaj fari tielajn okulojn, kaj nun rakontu, Rabboni!"

"Kaj chu Li rakontis?" demandis avlde sinjorino Tamar.

"Rakontis," diris Marta malrapide. "Li ridetis kaj parolis al Maria. Vi scias, mi unue zorgis forigi la lavotajhon, kaj poste doni al Li iom da kaprina lakto kaj pecon da pano - Li aspektis irlaca kaj elcherpita; mi jam havis sur la lango, Majstro, mi alportos al Vi kusenojn, ripozu momenton, dormetu iom, ni estos silentaj kiel animetoj, ni ech ne spiros, - sed vi scias, sinjorino Grunfeld, mi ne volis interrompi Lian parolon. Kaj tiel mi nur piedpinte iradis, por ke Maria ekkomprenu, ke shi devas silenti, sed vane! "Rakontu ankorau, Majstro, mi petas, ankorau ion," kaj Li, bonulo, ridetis kaj parolis -"

"Ahh, mi volus audi, kion Li diris," ekghemis sinjorino Tamar.

"Ankau mi, sinjorino Tamar," Marta lakonis. "Sed iu devis por Li malvarmigi la lakton, por ke ghi estu fresha. Kaj iu ankau devis havigi iom da mielo por la pano. Kaj poste por momento iri al Efraimoj - al Efraimino mi promesis, ke iam-tiam mi alrigardos shiajn infanojn, se shi devas iri en foiron, - vi scias, sinjorino Grunfeld, tia maljuna fraulino, kia mi, ankau iam farighas por io bona. Se nia frato Lazaro almenau estus hejme! Sed kiam Lazaro matene vidis, ke ni estas lavontaj, li diras: "Knabinoj, nenio por mi, mi malaperos; sed vi, Marta, atentu, se pretere irus tiu spicisto el Libano, achetu por mi brust-teon," sciu, nia Lazaro estas iel malsana je brusto, sinjorino Tamar, tro li malgrasighas. Kaj tial mi senchese pensis, ke Lazaro revenu, dum la Majstro estas chi tie, - mi kredas," sinjorino Grunfeld, ke Li resanigus nian Lazaron; kiam mi audis ies pashojn, jam mi kuregis antau la domon kaj al chiu vokis: "Sinjoro Asher, sinjoro Levi, sinjoro Ishahhar, se vi renkontus la fraton Lazaron, li tuj, sed tuj venu hejmen!" Kaj che tio mi devis elrigardi la spiciston - mi ne sciis, kion pli frue."

"Tion mi konas," diris sinjorino Grunfeld. "La familio igas multe zorgi."

"Ba, zorgoj," parolis Marta. "Sed jen, sinjorino Grunfeld, mi ankau volus auskulti la vorton de Dio. Mi estas nur malsagha virino, tia servistino mi estas, mi diras al mi, iu devas tion fari, iu devas kuiri kaj lavi kaj ripari vestojn kaj balai, kaj se nia Maria ne emas tion - shi jam ne estas tiel bela, kiel shi estis iam, sinjorino Tamar; sed shi estis tia belulino, ke - ke mi simple d e v i s al shi servi, Chu vi scias? Kaj dume chiu pensas, ke mi estas malbona - sinjorino Grunfeld, vi tion scias, malbona kaj malfelicha virino povas nenion bone kuiri, kaj mi ne estas malbona kuiristino. Se estas Maria bela, Marta bone kuiru, nu chu mi ne pravas? Sed sinjorino Tamar, tion eble vi ankau scias: iam oni por momento, nur por momenteto metas la manojn en la sinon, kaj poste venas al oni tlaj strangaj pensoj: ke eble iu al vi ion diros au vin iele rigardos... kvazau li estus al vi diranta: Filineto, vian amon vi preparas al ni, vin mem tutan vi donas al ni, per via korpo vi balaas kaj konservas chiun puron per pureco de via animo: ni eniras vian domon, kvazau tio vi mem estus. Marta, ankau vi per via maniero multe amis -"

"Ba, estas tiel," diris sinjorino Grunfeld. "Kaj se vi havus ses infanojn, Marteta, kiel mi, tiam vi tion des pli bone vidus."

Tiam diris Marta: "Sinjorino Grunfeld, kiam tiel subite venis Li, Majstro Nazareta, mi preskai konsternighis: eble - eble Li venas diri tion belan, kion mi tiom da jaroj kvazau atendis - kaj ghuste en tian malordon! Ml havis koron ghis en mia gorgho, paroli mi ne povis - Mi diris al mi: tio pasos, mi estas malsagha virino, dume mi trempos la lavotajhon kaj por momento venos al la Efraimanoj kaj venigos nian Lazaron kaj forpelos el la korto kokinojn, por ke ili ne ghenu Lin - Kaj poste, kiam chio estis en ordo, venis al mi tia bela certeco: ke nun mi estas preparita audi la vorton de Dio. Do mi silente, silentege eniris la chambron, kie Li sidis kaj parolis. Maria sidis che Liaj piedoj, okulojn shi ne mallevis de li -" Marta seke ekridis. "Mi nur ekhavis ideon, kiel mi aspektus, se mi Lin tiel okulegus! Kaj jen Li, sinjorino Grunfeld, tiel milde kaj serene min alrigardis, kvazau Li volus ion diri. Kaj subite mi vldas - Dio, kiel malgrasa Li estas! vi scias, nenie Li ion kvalitan manghas, preskau ech ne la panon kaj mielon Li tushis - Kaj jen mi ekpensis: kolombidojn! Mi faros al Li kolombidojn! Mi irigos Marian, ke shi alportu ilin el la foiro, kaj dume Li momenton ripozos - "Manjo," mi diras, iru por momento en kuirejon. "Sed Maria nenion, kvazau shi estus blinda kaj surda."

"Shi nur ne volis lasi la gaston en soleco," diris kvietige sinjorino Tamar. "Se shi prefere atentus," diris senkompate Marta, "ke Li havu ion por manghi; por tio estas ni virinoj, nu ne? Kaj kiam mi vidis, ke Maria tienion faras, nur rigardas kvazau en ekstazo, - do - sinjorino Tamar, mi ech ne scias, kiel ghi okazis, sed mi devis tion diri. "Sinjoro," mi diras, "al vi estas indiferente, ke mia fratino lasas min servi sola! Diru al shi, ke shi helpu al mi en la kuirejo!" Do iel ghi elglitis el mi -"

"Nu, kaj chu Li diris al shi?" demandis sinjorino Grunfeld.

Tiam ekfluis larmoj el brulaj okuloj de Marta. "Marta, Marta, zorgema vi estas kaj zorgas pri multaj aferoj: sed unu estas necesa, Maria elektis la pli bonan parton, kaj tiun neniu prenos for de shi. - Iel simile, sinjorino Tamar, Li tion diris."

Momenton estis silente. "Kaj jam chio, kion Li diris?" demandis sinjorino Tamar.

"Chio, lau mia scio" diris Marta, forvishante malmilde la larmojn.

"Poste mi iris acheti la kolombidojn - shtelistoj estas en la foiro, sinjorino Grunfeld - kaj mi rostis ilin, kaj por vi mi pretigis la supon el la kolombaj tripoj -"

"Mi scias," diris sinjorino Grunfeld. "Vi estas tre bona, Marteta."

"Mi ne estas," krudis Marta. "Vi devas scii, ghi estis unuafoje, ke mi rostis la kolombidojn ne sufiche. Ili estis malmolaj: sed mi - chio faladis el miaj manoj. Kaj mi tiom ege kredas Lin, sinjorino Tamar!"

"Ankau mi," diris pie sinjorino Tamar. "Kaj kion alian Li diris, Marteta? Kion Li diris al Maria? Kion Li instruis?"

"Mi ne scias," diris Marta. "Mi demandis Marian, sed vi scias, kiel fola shi estas - "Mi jam ne scias," shi diris, "je mia animo, jam mi ne povus honeste diri al vi ech unu vorton, sed ghi estis tiom mirige bela, Marta, kaj mi estas tiel treege felicha -"

"Tio ankau havas sian valoron," agnoskis sinjorino Tamar.

Kaj Marta brue mungis larmojn kaj diris: "Do montru, sinjorino Grunfeld, mi revindos al vi tiun bebachon."

(1932}

<< >>