Pseudo-Lot au pri patriotismo

Kaj venis du angheloj en Sodomon vespere, kaj Lot sidis che la pordego de la urbo. Kiam Lot ilin ekvidis, Ii levighis renkonte al ili kaj klinighis vizaghaltere,

kaj diris: "Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn ptedojn, kaj vi levighos matene kaj iros vian vojon." Kaj ili diris: "Ne, ni pasigos la nokton sur la strato."

Kaj li tre petegis ilin, ke ili envenu al li: kaj kiam ili envenis, li faris al ili festenon, kaj bakis macojn: kaj ili manghis.

Kaj ili diris al Lot: "Kiun vi havas chi tie? bofilon, au viajn filojn, au viajn filinojn, au chiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el chi tiu loko:

char ni ekstermos chi tiun lokon, char granda farighis ilia kriado antau la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ghin pereigi."

Lot embarasighis, audinte tion kaj diris: "Kaj kial mi devus foriri de chi tie?" Post tio ili respondis al li: "Char la Eternulo ne volas pereigi la virtulon."

Lot longe silentis, sed poste li diris: "Mi petas, sinjoroj, permesu, ke mi foriru kaj diru al miaj bofiloj kaj filinoj, ke ili preparu sin por vojagho. "Ili respondis al li: "Faru tiel."

Kaj Lot eliris, kuris tra stratoj de la urbo kaj vokis al chiuj homoj: "Levighu, eliru el chi tiu loko: char la Eternulo pereigos la urbon." Sed ili rigardis lin kiel shercanton.

Lot revenis hejmen, sed ne ekkushis, kaj meditis la tutan nokton.

Kaj kiam levighis la matenrugho, la angheloj rapidigis lin, dirante: "Levighu, prenu vian edzinon kaj ambau viajn filinojn, kiuj chi tie trovighas: por ke ankau vi ne pereu pro la krimeco de la urbo."

"Mi ne iros," diris Lot. "Pardonu al mi, sed mi ne iros. Ml pripensis tion dum la tuta nokto. Mi ne povas foriri, char ankau mi mem estas unu el la Sodomanoj."

"Vi estas virtulo," kontraudiris la angheloj, "sed ili estas malvirtuloj, kaj la kriado de iliaj agoj kolerigis la Eternulon. Kion vi havas kun ili?"

"Mi ne scias," diris Lot. "Ankau pri tio mi meditis, kion mi havas kun ili; dum la tuta vivo mi akuzadis miajn samurbanojn kaj jughis ilin tiel severe, ke nun estas al mi terure rememori tion: char ili pereos. Kaj kiam mi venis en la urbon Segor, shajnis al mi, ke ghiaj homoj estas pli bonaj ol la Sodomaj."

"Levighu," diris la angheloj, "vi iros en la urbon Segor, char ghi estos konservita."

"Kio estas por mi Segor?" respondis Lot. "Estas unu viro virta en Segor: kiam ajn mi parolis kun li, li estis akuzanta siajn samurbanojn, kaj mi malbenis la Sodomanojn pro iliaj kulpoj, sed nun mi ne povas foriri. Mi petas, lasu min."

Kaj ekparolis anghelo kaj diris: "La Eternulo ordonis pereigi la Sodomanojn."

"Estu Lia volo," diris Lot mallaute. "Mi pripensis dum la tuta nokto; kaj mi rememoris tiom da aferoj, ke mi ploris. Chu vi audis iam kanti la Sodomanojn? Ne, vi ilin tute ne konas, char alie vi ne venus tiel. Kiam knabinoj iras tra la strato, ili balancighas en la koksoj kaj inter la lipoj zumas kanton; kaj ili ridas, kiam ili cherpas akvon per siteloj. Neniu akvo estas pli pura ol tiu el la putoj de Sodom; kaj neniu lingvo el la lingvoj sonas pli bele. Kiam ekparolas infano, mi komprenas lin; kvazau mia li estus; kaj kiam li ludas, estas la sama ludo, kiun mi mem ludis, estante ankorau malgranda. Kaj kiam mi ekploris, panjo konsolis min per la sodoma lingvo. Eternulo," ekkriis Lot, "kvazau ghi hierau estus!"

"Pekis la Sodomanoj," diris la alia anghelo severe, "kaj tial -"

"Ili pekis, ml scias," interrompis lin Lot malpacience. "Kaj chu almenau vi vidis niajn metiistojn? ili aspektas, kvazau ili ludas; kaj kiam ili faris kruchon au tolon, tiam la koro eksaltas pro ghojo, kiel bele ghi estas farita. Estas homoj tiel lertaj, ke vi rigardus ilin dum la tuta tago; kaj kiam vi vidas ilin fari la plej malbonajn aferojn, ghi doloras vin pli, ol se tion farus homo el Segor. Ghi turmentas vin, kvazau vi mem partoprenus en ilia kulpo. Kiom helpas al mi mia virteco, se mi estas Sodomano? Jughante Sodomon, vi jughas min. Mi ne estas virta. Mi estas kiel ili. Mi ne foriros de chi tie."

"Vi estos pereigita kun ili," diris la anghelo nubmiene.

"Eble; sed antaue mi provos, ke ili ne estu pereigitaj. Mi ne scias, kion mi faros; sed ghis la lasta momento mi pensos, ke mi devas helpl al ili. Chu mi povas nur tiel foriri? Mi kontrauas la Eternulon kaj tial Li ne plenumos mian peton. Se Li lasus al mi tri jarojn da tempo, au tri tagojn, au almenau tri horojn! Kion signifus por Li tri horoj? Se Li hierau estus sendinta al mi sciigon: Foriru el ilia mezo, char ili estas malvirtaj, - mi dirus al Li: iomete indulgu, mi parolos ankorau kun tiu kaj kun alia; mi jughis ilin, anstatau iri inter ilin. Sed kiel mi povas foriri nun, kiam ili estas pereigotaj? Chu ankau mi ne estas kulpa pri tio, ke ili trovighas en tia situacio? Mi ne volas morti; sed estas por mi necese, ke ankau ili ne mortu. Mi restos."

"Vi ne savos Sodomon."

"Mi scias, ke ne: chu ion mi kapablas? Sed mi provos ion, mi ankorau ne scias kion; mi scias nur, ke mi devas plu resti. Char mi jughis ilin dum la tuta vivo tiel severe kiel neniun alian; char mi portis kun ili la plej grandan pezon: iliajn erarojn. Eternulo, mi ech ne scias diri, kio ili estas por mi; mi povas tion montri nur per tio, ke mi restos kun ili."

"Viaj samlandanoj," diris la anghelo, "estas tiuj, kiuj estas virtaj kaj kredas la saman Eternulon kiel vi; kaj la pekaj, la malpiaj kaj idolservantoj ne estas viaj samlandanoj."

"Kial ili ne estus, se ili estas Sodomanoj? Vi tion ne komprenas, char vi ne konas vochon de karno kaj argilo. Kio estas Sodom? Vi diras, ke ghi estas urbo de malvirto. Sed kiam la Sodomanoj batalas, ili ne batalas por slaj malvirtoj, sed por io pli bona, kio estis au estos; kaj ankau la plej malbona povas morti por chiuj. Sodom, tio estas ni chiuj; kaj se mi havas ian valoron antau la Eternulo, Li atribuu ghin al Sodom kaj ne al mi. Kial mi ankorau parolas? Diru al la Eternulo: Lot, Via servisto, starighos antau la sodomajn virojn kaj defendos ilin kontrau Vi, kvazau Vi estus lia malamiko."

"Haltu," ekkriis la anghelo, "terura estas via peko; sed la Eternulo vin ne audis. Preparu vin kaj eliru el chi tiu urbo: savu almenau la edzinon kaj la filinojn, kiujn vi havas."

Kaj Lot ekploris: "Jes, mi devas ilin savi, vi pravas. Mi petas, konduku min."

Sed char li malrapidis, tial ili kaptis lian manon kaj manon de lia edzino kaj de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al Ii.

(Kiam li estis elkondukata, preghis Lot, dirante:)

"Chio, kion la vivo donis al mi, donis al mi per viaj manoj; faris mian karnon el via argilo kaj metis en mian bushon vortojn, kiuj estas en la busho de viaj viroj kaj virinoj; kaj jen, tial mi kisis ilin per chiu mia vorto, ech se mi ilin malbenis."

"Mi vidas vin, ech kiam mi fermas la okulojn, char pli profunde vi estas ol miaj okuloj; vi estas en mi tlel, kiel mi estis en vi."

"Miaj manoj faras viajn kutimojn, ne sciante pri tio; kaj se mi en dezerto estus, miaj piedoj iros en direkto de viaj stratoj."

"Sodom, Sodom, chu vi ne estas la plej bela el la urboj? Kaj se mi nur fenestreton vidus, vualitan per tolo striita, mi ekkonos ghin: chi tiu estas fenestreto de Sodom."

"Mi estas kiel hundo, kiun oni kondukas el la domo de ghia mastro; ech se ghi mallevas muzelon en polvon, por plu ne vidi, ghi ekkonas odoron de la objektoj, kiujn ghi konas."

"Mi kredis la Eternulon kaj Lian leghon; vin mi ne kredis, sed vi estas; kaj aliaj landoj estas kvazau ombro, kiun mi trapenetras, ne povante apogi min je muro au je arbo; ili estas kvazau ombro."

"Sed vi estas, kiel nenio alia estas: kaj chio, klo ekzistas, ekzistas nur en komparo kun vi. Se mi vidas vin, mi vidas nur vin, kaj se mi vidas ion alian, ml vidas tion nur en komparado kun vi."

"Mi kredis la Eternulon, char shajnis al mi, ke li estis dio de Sodom; se ne estas Sodom, ne estas la Eternulo."

"Pordegoj, pordegoj de Sodom, kien ili min kondukas kaj en kian malplenon? Kien mi metu la piedon? char ne ekzistas sub mi la tero: kaj mi staras, kvazau mi ne starus. Iru, miaj filinoj, kaj lasu min; mi ne povas plu."

Kaj ili irigis lin kaj metis lin ekster la urbon; kaj tie ili parolis al Ii, dirante: "Savu vin pro via animo, ne rigardu malantauen kaj haltu nenie en la tuta chirkauajho: por ke vi ne pereu."

La suno levighis super la teron, kiam ili chi tion diris.

Tiam la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la chielo.

Tiam rerigardis Lot kaj ekkriis kaj kuris returne al la urbo.

"Kion vi faras, malbenita?" vokis post li la angheloj.

"Mi iras helpi al la Sodomanoj," respondis Lot, kaj eniris la urbon.

(1923)

<< >>