Pri dek virtuloj

Kaj dirls la Eternulo: Char la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado tre peza,

tial Mi malsupreniros kaj rigardos, chu ili plene agas tiel, klel estas la kriado, kiu venis al Mi, au ne; Mi sciighos.

Kaj Abraham alproksimighis kaj diris: chu Vi ankau pereigos virtulon kune kun malvirtulo?

Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: chu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ghi?

Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mt indulgos la tutan lokon pro ili.

Kaj Abraham respondis, dirante: Eble al la kvindeko da vtrtuloj mankos kvin, chu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. Kaj Ii plue parolis al Li kaj diris: Eble trovighos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj Abraham dirts: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: Eble trovighos tie tridek? Kaj Li dtris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.

Kaj Ii denove diris: Jen mi ekkuraghis paroli al mia Sinjoro: eble trovighos dudek? Kaj Li diris: Mi ne perelgos pro la dudek.

Li diris ankorau: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankorau nur unu fojon: Eble trovighos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. Kaj la Eternulo foriris, kiam Li chesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sta loko. (Gen. 18, 20-23.)

Kaj reveninte al sia loko, Abraham vokis sian edzinon Sara kaj diris al shi: "Audu, el la plej bona fonto mi tion havas, sed neniu rajtas tion ekscii. La Eternulo decidighis pereigi la Sodomanojn kaj Gomoranojn pro iliaj pekoj. Li mem diris tion al mi."

Kaj diris Sara: "Vidu, chu mi ne diradis tion jam delonge? Kaj kiam mi rakontis al vi, kio tie okazas, vi ankorau pledis por ili kaj min alkriadis: "Silentu, ne miksu vin en tion, chu tio rilatas vin? Nun vi vidas tion, tion jam delonge mi diradis, tion oni povis atendi. Kiam mi antau nelonge parolis pri tio kun la edzino de Lot, mi diris al shi: Sinjorino, kien tio kondukos? Kion vi pensas, chu la Eternulo pereigos ankau la edzinon de Lot?"

Kaj respondante Abraham diris: "Ghuste pri tio temas. Por tiel diri, je mia inslstado la Eternulo konsentis indulgi Sodomon kaj Gomoran, se Li tie trovos kvindek virtulojn. Sed mi primarchandis tion ghis dek. Tial ml vokis vin, por ke ni kune elektu por la Eternulo dek virtulojn."

Kaj diris Sara: "Bone vi faris. La edzino de Lot estas mia amikino kaj Lot estas filo de via frato Haran. Mi ne diras, ke Lot estas virta, tion vi scias, kiel li incitis sian servistaron kontrau vi, tion jam ne diru, Abraham, tio ne estis en ordo, li ne traktas vin sincere, sed li estas via nevo, kvankam Haran ne kondutis al vi tiel, kiel devus konduti denaska frato, sed tio jam apartenas al la familio."

Kaj plue shi parolis dirante: "Diru al la Eternulo, ke Li indulgu Sodomon. Mi jam estas tia, ml deziras nenion malbonan al iu. Mlaj piedoj tremas che ekpenso, ke tiom da homoj pereus. Iru kaj porpetu che la Eternulo, ke Li kompatu ilin."

Kaj respondis Abraham: "La Eternulo kompatos, se Li trovos dek virtulojn. Mi pensas, ke ni povus al Li konsili, kiuj ili estas. Ni konas ja chiujn homojn, kiuj loghas en Sodom kaj Gomora. Kial ni ne helpus al la Eternulo elserchi dek virtulojn?"

Kaj diris Sara: "Nenio pli facila ol tio. Ech dek, ech kvindek, ech cent virtulojn mi indikos al Li. La Eternulo sclas, ke mi faros al neniu maljustajhon. Do ni havas la Lot-edzinon kaj Loton, nevon vian, kvankam li estas falsa kaj enviema, sed li apartenas al la familio. Do jam du."

Post tio diris Abraham: "Kaj iliaj du filinoj."

Sara post tio diris: "Ne pensu, la pli agha, Jes'hha, estas malchasta. Chu vi ne rimarkis, kiel shi antau vi kokete fleksis la postajhon? La edzino de Lot mem diris al mi: Jes'hha faras al mi zorgojn, mi ghojos, kiam shi edzinighos. La pli juna shajnas esti pli modesta. Sed se vi pensas, do kalkulu kun ambau."

Kaj diris Abraham: "Do ni jam havas kvar virtulojhn. Kiun ni plue elektu?"

Kaj Sara respondis: "Se vi kalkulas la du knabinojn, tiam vi devas alpreni ankau iliajn fianchojn, Jobabon kaj Seboimon."

Sed Abraham diris: "Kion vi opinias, Seboim estas ja filo de maljuna Dodanim. Chu filo de uzurulo povas esti virta?"

Kaj diris Sara: "Abraham, faru tion, mi petas vin, por la familio. Kial Melhha ne havu egale bravan fianchon kiel tiu vantulino, Jes'hha? Shi estas honesta knabino kaj almenau ne movas loge la koksojn antau maljunaj parencoj, kiujn shi devas estimi."

Kaj respondis Abraham: "Estu, kiel vi diras. Do kun Jobab kaj Seboim nl havas jam ses virtulojn. Nun restas al ni trovi nur kvar."

Kaj Sara diris: "Tio jam estos facila. Atendu, kiu en Sodom ankorau estas virta?"

Abraham post tio respondis: "Mi dirus, ke la maljuna Nahhor."

Kaj diris Sara: "Mi miras, ke vi povas entute pri li paroli. Chu li ne dormas kun paganaj amorantinoj, kvankam li estas maljunulo? Vere pli virta ol Nahhor estas ja Sabatahh."

Tiam ekflamighis Abraham pro kolero kaj diris: "Sabatahh estas falsjhurinto kaj idolservanto. Ne postulu de mi, ke mi proponu lin al la Eternulo inter la virtaj. Multe pli konsiderinda estus Elmodad au Eliab."

Post tio diris Sara: "Audu, por scii, Eliab adultis kun la edzino de Elmodad. Se Elmodad valorus ion, li forpelus sian edzinon, tiun chiesulinon, kien shi apartenas. Sed eble vi povus proponi Namanon, kiu pri nenio kulpas, char li estas frenezulo."

Kaj respondis Abraham: "Namanon mi ne proponos, sed mi proponos Melhhielon."

Kaj diris Sara: "Se vi proponos Melhhielon, ne parolu kun mi. Chu ne mokis Melhhiel pri vi, ke vi havas filon ne kun mi, sed jes kun la malchastulino Agar?"

Abrahham post tio diris: "Mi ne proponos Melhhielon. Kion vi pensas, chu mi alprenu inter la virtajn Ezronon au Jahelelon?"

Sara post tio respondis dirante: "Jahelel estas dibochulo kaj Ezron rilatas kun prostituttinoj el Ahhad."

Kaj diris Abraham: "Mi proponos Efraimon."

Kaj Sara diris: "Efraim diras, ke lia estas la ebenajho Mamre, sur kiu sin pashtas niaj gregoj."

Abraham post tio diris: "Maljusta estas Efraim. Mi proponos Ahiramon, filon de Jasiel."

Kaj diris Sara: "Ahiram estas amiko de Melhhiel. Se vi volas iun proponi, proponu Nadabon."

Respondis Abraham: "Nadab estas avarulo. Mi proponos Amramon."

Kaj Sara diris: "Amram volis dormi kun via publikulino Agar. Mi ne scias, kion tiel eksterordinaran li vidis je shi. Pli bona estas Asriel."

Kaj diris Abraham: "Asriel estas dando. Mi ne povas proponi al la Eternulo arlekenon. Nu, chu mi nomu al li Namuelon? Ne, ankau Namuel ne indas tion. Mi ne scias, kial devus esti tiu ghuste Namuel."

Sara poste diris: "Mi ne scias, kion vi havas kontrau Namuel? Li estas ja malsagha, sed pia."

Kaj diris Abraham: "Estu. Namuel estas la sepa."

Post tio Sara diris: "Atendu, Namuelon ellasu, char li praktikas la pekon sodoman. Kiu ankorau estas en Sodom? Permesu, ke mi rememoru: Kahat, Salfad, Itamar ..."

Abraham post tio respondis: "Foriru chi tiu ideo de vi. Itamar estas mensogulo, kaj kio koncernas Kahaton kaj Salfadon, chu ili ambau ne estas adeptoj de malbenita Peleg? Sed eble vi konas iun virinon justan en Sodom. Mi petas, rememorigu al vi."

Kaj diris Sara: "Neniu estas."

Kaj afliktighis Abraham dirante: "Chu ne estas dek virtuloj en Sodom kaj Gomora, por ke la Eternulo pro ili indulgu tiujn belajn urbojn?"

Sara post tio diris: "Iru, Abraham, iru ankorau unufoje al la Eternulo, falu genuen antau Lia vizagho, disshiru vian veston kaj diru: Sinjoro, Sinjoro, mi kaj Sara, edzino mia, plorante petas Vin, ke Vi ne pereigu Sodomon kaj Gomoran pro iliaj pekoj."

"Kaj diru al Li: Kompatu la pekan popolon kaj indulgu ghin ankorau. Havu mizerikordon, Sinjoro, kaj lasu ilin vivi. Sed de ni, Eternulo, de ni homoj ne postulu, ke ni proponu al Vi dek virtulojn el tuta Via popolo."

(1931)

<< >>