Aleksandro la Granda

AL ARISTOTELO EL STAGIRO, DIREKTORO DE LA LICEO EN ATENO.

Mia granda kaj amata instruisto, kara Aristotelo!

Longe, tre longe mi ne skribis al vi; sed kiel vi scias, mi estis tro okupita pri aferoj militaj kaj kiam ni marshis tra Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam ni estis konkerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek tempo nek emo preni la plumon. Nun mi estas jam kelkajn monatojn ree en Suzo; sed denove estis zorgoj pri administrado superkape, kun nomumo de oficistoj kaj kun likvido de chiaj intrigoj kaj ribeloj, ke ghis hodiau mi ne venis al tio, skribi al vi ion pri mi. Vere, proksimume vi scias el la oficialaj raportoj, klo okazis; sed kiel mia sindono al vi, tiel mia konfido al via influo je kleraj rondoj helenaj min stimulas, ke mi denove remalfermu mian koron al vi kiel al mia respektata instruisto kaj spirita gvidanto.

Mi rememoras, kiel antau jaroj (kiel longe ghi jam shajnas al mi!) mi skribis al vi stultan kaj entuziasman leteron super tombo de Ahhilo; tio estis sur sojlo de mia persa ekspedicio, kaj tiam mi jhuris, ke mia modelo por la vivo estos la brava Peleido. Mi revis nur pri heroeco kaj grandeco; mi jam havis post mi la venkon en Tracio kaj pensis, ke mi marshas frunte de miaj Makedonoj kaj Helenoj kontrau Darion nur, por ke ni ornamu nin per lauro, inda de niaj antauuloj, kiujn prikantis la dieca Homero. Mi povas diri, ke al mia idealo mi restis neniom shulda nek apud Hhaironeja nek apud Granikos; sed hodiau mi jughas multe alie la politikan signifon de miaj tiamaj agoj. Sobra vero estas, ke nia Makedonio, iel-tiel liglta kun Greklando, estis tiam de norde konstante minacata de tiuj barbaroj Tracoj; ili povus nin ataki en malkonvena momento, kiun poste Grekoj eluzus por nuligi siajn kontraktojn kaj apartighi de Makedonio. Simple estis necese humiligi Tracion, por ke Makedonio havu shirmitan flankon en kazo de greka perfido. Ghi estis nura politika neceso, kara Aristotelo; sed tion via lernanto tiam ankorau sufiche ne komprenis kaj fordonadis sin al revoj pri Ahhilecaj agoj.

Per konkero de Tracio nia situacio shanghighis; ni regis la tutan okcidentan bordregionon de Egea Maro ghis Bosforo; sed nian regadon super Egea Maro minacis surmara potenco persa; ekstarinte ja super Helesponto kaj Bosforo, ni trovighis en konsiderinda proksimo de suverena sfero persa. Pli-malpli frue devis inter ni kaj Persio okazi batalo pri Egea Maro kaj libera navigado tra Ponciaj Markoloj. Feliche mi ekatakis pli frue, ol Dario povis sin prepari. Mi pensis, ke mi iras en postsignoj de Ahhilo kaj por la greka gloro estos konkeranta novan Ilionon; sed fakte, kiel mi nun vidas, temis pri nepra neceso rebati Persion for de Egea Maro; kaj mi ghin forpushis, kara instruisto, tiel funde, ke mi okupis tutan Bitinion, Frigion kaj Kapadokion, elrabis Cilicion kaj ne haltis ghis en Tarso. Malgranda Azio estis nia. Ne nur malnova Egea marcho, sed la tuta norda bordo de Mediteraneo, au, kiel ni diras, Egipta Maro estis en nia posedo.

Vi dirus, mia kara Aristotelo, ke nun estis plene atingita la chefa politika kaj strategia celo, nome la fina forigo de Persio el la helenaj akvoj, Sed post konkero de Malgranda Azio ekestis nova situacio; niaj novaj bordoj povus esti minacataj de sude, tio estas de Fenicio au Egiptio; de tie povus Persio ricevadi helptrupojn kaj materialon por plua militado kontrau ni. Estis do neeviteble okupi bordojn Tirajn kaj ekregi Egiption; per tio ni ighis mastroj de la tuta marregiono, sed samtempe kun tio elkreskis nova danghero: ke Dario povus, apogita je sia richa Mezopotamio, invadi Sirion kaj tiel apartigi nian egiptan posedajhon for de nia Malgrandazia bazo. Mi do devis frakasi Darion, estu kiel ajn; ml sukcesis tion apud Gaugamela; kiel vi mem scias, falis en niajn manojn Babilono kaj Suzo, Persepolo kaj Pasargadai. Per tio ni ekregis la Persan Golfon; sed por ke ni chi tiun novan posedajhon protektu kontrau eblaj invadoj denorde, estis necese ekspedicii supren, kontrau Medojn kaj Hirkanojn. Nun nia teritorio vastighis de la Kaspia Maro ghis la Persa Golfo, sed ghi restis senshirma kontrau oriento; do mi marshis kun miaj Makedonoj en regionojn de Areia kaj Drangiane, ml dezertigis Gadrosion kaj senhomigis Arahhosion, post kio ml venke okupis Baktrion; kaj por ke mi sigelu la militan venkon per konstanta ligo, mi edzinigis al mi Baktrian princidinon Roksana. Ghi estis simpla politika neceso; mi konkeris por miaj Makedonoj kaj Grekoj tiom da orientaj landoj, ke vole-nevole mi devis akiri miajn barbarajn orlentajn regatojn ankau per mia reprezentado kaj pompo, sen kiuj la kompatindaj pashtistoj ne scias prezenti al si potencan regnestron. Estas vero, ke mia malnova makedona tachmento tion peze toleris; al ghi shajnis, ke ghia komandanto fremdighas al siaj militaj kamaradoj. Bedaurinde mi devis tiam ekzekutigi mian maljunan Filoton kaj Kalistenon; ankau mia Parmeniono perdis la vivon. Mi tion ege bedauris; sed tio estis neevitebla, por ke ribelo de miaj Makedonoj ne endangherigu mian pluan pashon. Mi estis ja preparanta en tiu tempo militan ekspedicion en Hindion. Sciu, Gadrosio kaj Arahhosio estas fermitaj en altmontaro same kiel en bastionoj; sed por ke ili estu nekonkerebla bastiono, ili bezonas antauteritorion, el kiu oni povas au ekataki au cedi en la bastionojn. Tiu strategia antaukampo estas Hindio ghis la rivero Hinduso. Estis strategie necese okupi chi tiun teritorion kaj kun ghi transriveran terenon sur la alia bordo de Hinduso; neniu respondeca soldato au politikisto agus alie; sed kiam ni estis apud rivero Hyfasis, miaj Makedonoj komencis rezisti, ke ili plu ne iros pro laco, malsanoj kaj sopiro pri la patrio. Mi devis reveni; ghi estis terura vojo por miaj veteranoj, sed ankorau pli malbona por mi; mi intencis ghisiri la Golfon Bengalan, por akiri en oriento naturan limon por mia Makedonio kaj nun mi estis devigita provizore cedi de mia tasko.

Mi revenis al Suzo. Mi povis esti kontenta, konkerinte por miaj Makedonoj kaj Helenoj tian regnon. Sed por ke mi ne bezonu fidi nur je miaj elcherpitaj homoj, mi envicigis en mian armeon tridek mil Persojn; ili estas bonaj soldatoj kaj nepre mi ilin bezonas por defendo de la orientaj limoj. Kaj vidu, miaj malnovaj soldatoj estas per tio ekstreme indignigitaj. Ili ech ne scias kompreni tion, ke akirinte por mia nacio orientan teritorion, centoble pli grandan ol nia patrio, mi ighis granda regho de oriento; ke mi devas nomi miajn oficistojn kaj konsilistojn el Orientanoj kaj chirkauigi min per orienta kortego; chio-chi estas evldentaj politikaj necesoj, kiujn mi plenumas en intereso de Granda Makedonio. Cirkonstancoj postulas de mi pluajn kaj pluajn personajn oferojn; mi portas ilin sen kontraudiroj, char mi pensas pri grandeco kaj forto de mia amata patrio. Mi devas toleri barbaran lukson de mia potenco kaj brilo; mi edzinigis al mi tri reghidinojn de orientaj regnoj; kaj nun, kara Aristotelo, mi ighis ech dio.

Jes, mia kara instruisto: mi igis min proklami dio; miaj bonaj orientaj regatoj adoras min kaj alportas al mi oferdonacojn. Ghi estas politika neceso, por ke mi havu konvenan autoritaton super la montaraj pashtistoj kaj kamelpelistoj. Kiel malproksimaj estas la tempoj, kiam vi instruis min uzadi racion kaj logikon! Sed la racio mem ordonas akomodi siajn rimedojn al la homa malsagho. Unuavide mia kariero povas shajni al iu ajn fantazia; sed dum mi ghin nun pririgardas en nokta trankvilo de mia dia laborejo, mi vidas, ke neniam mi ion entreprenis, kio ne estus nepre kondichita de mia antaua pasho.

Rigardu, mia kara Aristotelo, estus en intereso de trankvilo kaj ordo, en racia intereso politika, ke ankau en mia okcidenta patrio mi estu agnoskita kiel dio. Liberigus miajn manojn chi tie en oriento, se mi havus certecon, ke mia Makedonio kaj Helaso akceptis politikan principon de mia absoluta autoritato; mi povus trankvile ekmarshi por havigi al mla greka patrio naturan limon ghis sur bordo de Chinio. Per tio mi por eterne sekurigus la potencon kaj sendangherecon de mia Makedonio. Kiel vi vidas, ghi estas modera kaj prudenta plano; jam delonge mi ne estas tiu fantaziulo, kiu jhuris super la tombo de Ahhilo. Se mi nun postulas de vi, ke vi, kiel mia sagha amiko kaj gvidanto, filozofle preparu kaj akcepteble por miaj Grekoj motivigu mian proklamon je dio, mi tion faras kiel respondeca politikisto kaj shtatulo; al via konsidero estu lasite, chu vi la taskon volas plenumi kiel aferon prudentan, patriotan kaj politike necesan.

Salutas vin, mia kara Arlstotelo, via Aleksandro.

(1937)

<< >>