Kiel dum malnovaj tempoj

Al Eupatoro, civitano el Tebo kaj korbisto, kiu sidante sur korteto plektis siajn korbojn, alkuris lia najbaro Filagoro kaj vokis jam de malproksime: "Eupatoro, Eupatoro, lasu viajn korbojn kaj auskultu! Okazas teruraj aferoj!"

"Kie brulas?" demandis Eupatoro kaj shajnis, ke li volas levighi. "Tio estas pli malbona ol fajro," diris Filagoro. "Chu vi scias, kio okazis? Oni.volas akuzi nian armeestron Nikomahhon! Iuj diras, ke li estas akuzata pri intrigoj kun Tesalanoj, kaj aliaj asertas, ke oni riprochas al li iajn rilatojn kun la Partio de Malkontentuloj. Venu tuj, ni amasighas sur la placo!"

"Kaj kion mi tie faru?" demandis Eupatoro hezite.

"Ghi estas ekstreme grava," parolis Filagoro. "Jam estas tie multaj oratoroj; unuj asertas, ke li estas senkulpa, kaj la aliaj diras, ke li estas kulpa. Venu auskulti ilin!"

"Atendu," diris Eupatoro, "nur kiam mi finfaros la korbeton. Kaj diru al mi, pri kio propre tiu Nikomahho estas kulpigata?"

"Ghuste tion oni ne scias," diris la najbaro. "Oni diras tion kaj alion, sed la oficialaj lokoj silentas, char la enketado ne estas ankorau finita. Sed sur la placo estas tumulto, io vidinda por vi! Kelkaj krias, ke Nikomahho estas senkulpa - "

"Atendu iom; kiel ili povas krii, ke li estas senkulpa, kiam ili ne scias tute certe, pri kio li estas akuzata?"

"Estas egale; chiu ion audis kaj parolas nur pri tio, kion li audis. Chiu rajtas paroli pri la auditajho, chu? Mi kredus, ke Nikomahho volis nin perfidi al Tesalanoj; iu tion tie diris kaj rakontis, ke iu lia konato vidis ian leteron. Sed iu homo diris, ke ghi estas komploto kontrau Nikomahho kaj ke li sclas pri tio parolindajhojn - Onidire ankau en tion estas implikita la registaro de la komunumo. Chu vi audas, Eupatoro? Nun estas demando -"

"Atendu," diris la korbisto. "Nun estas demando: chu la leghoj, kiujn ni donis al ni, estas bonaj au malbonaj? Chu pri tio parolis iu sur la placo?"

"Ne, sed ne pri tio temas; temas pri Nikomahho."

"Kaj chu diras iu sur la placo, ke la oficistoj, kiuj enketas Nikomahhon, estas malbonaj kaj maljustaj?"

"Ne, pri tio oni tute ne parolis."

"Do, pri kio oni parolis?"

"Mi diras ja tion al vi: pri tio, chu Nikomahho estas kulpa au senkulpa."

"Audu, Filagoro, se via edzino disputus kun viandisto, ke li ne donis al shi ghustan funton da viando, kion vi faros?"

"Mi helpos al mia edzino."

"Ba ne; vi rigardos, chu la viandisto havas bonan pezilon."

"Tion mi scias ankau sen vi, homo."

"Do vi vidas. Kaj poste vi rigardos, chu la pesilo estas en ordo."

"Ankau tion vi ne bezonas diri al mi, Eupatoro."

"Mi ghojas. Kaj kiam la pezilo kaj pesilo estas en ordo, vi rigardos, kiom pezas tiu peco da viando, kaj vi tuj vidas, chu pravas la viandisto au via edzino. Estas strange, Filagoro, ke la homoj estas pli sagacaj, se temas pri ilia peco da viando, ol se temas pri la publikaj aferoj. Chu Nikomahho estas kulpa au senkulpa? Tion montros pesilo, se la pesilo estas en ordo. Sed por bone pesi oni ne rajtas blovi al la pesil-teleroj, por ke ili klinighu al tiu au alia flanko. Kial vi asertas, ke la oficistoj esplorontaj la aferon de Nikomahho estas trompuloj au kio?"

"Tion neniu diris, Eupatoro."

"Mi pensis, ke vi ne kredas al ili; sed se vi ne tiavas kauzon ne kredi al ili, kial vi, che chiuj dioj, blovas en iliajn pesiltelerojn? Au estas tial, char ne gravas por vi, ke aperu la vero, au tial, char ghi konvenas al vi nur por tio, ke vi povu dividi vin en du partiojn kaj disputi. Tondro batu vin chiujn, Filagoro; mi ne scias, chu Nikomahho estas kulpa, sed vi chiuj estas diable kulpaj pri tio, ke vi volonte atencus la justecon. Estas strange, kiel la vergoj estas nunjare malbonaj; ili fleksighas kiel shnuretoj, sed havas neniun solidecon. Povus esti pli varme, Filagoro; - sed tio estas en la manoj de dioj kaj ne de ni homoj."

(1926)

<< >>