VIII. La Fundamento de Esperanto

La unua eldono de la Fundamento estis publikigita de la mondfame konata firmo Hachette, Parizo, en 1905. La plena nomo de tiu verko estis: Fundamento de Esperanto. Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro. Ghi eliris kelkajn tagojn antau la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-che-Maro. Ghin poste sekvis de 1907 ghis 1910 tri aliaj eldonoj che la sama firmo. Tiuj kvar unuaj eldonoj, la solaj che Hachette inter la kompletaj, estas rigore kaj absolute identaj: ne nur la tri lastaj estis stereotipe reproduktitaj elde la unua, sed mi ankau povis minucie(93a) kompari la 1-an, la 2-an kaj la 4-an eldonon.

Per letero de la 27-a de Februaro 1905 de Zamenhof al Bourlet ni ekscias diversajn aferojn: "Estas al mi tre agrable, ke la firmo Hachette decidis lukse eldoni la libron 'Fundamento de Esperanto'. Pro la granda malordo, kiu estas nun en nia urbo, mi havas nun multe da klopodoj kaj zorgoj. Kiam mi iom liberighos, mi tuj pretigos la verkon kaj skribos por ghi antauparolon."(94) Efektive ni estis en la tempo de la Rusa-Japana milito, okazis reformoj en Pollando kaj Generalo Pilsudski, membro de la Centra Komitato de la Pola Socialista Partio, provis insurekton en Varsovio meze de Novembro 1904. Poste la agitado dauris dum pluraj semajnoj. Pro tio Zamenhof dubas, chu li povos pretigi la manuskripton ghustatempe. Aliparte ni ekscias, ke ghis la komencigho de 1905 la Fundamento ankorau ne ekzistis konkrete, sed ke la eldononto decidis 'luksan eldonon': ghi estis lukso per tio, ke ghi aperis kun tre forta kovrilo kaj bona bindo, kaj ke ghi estis presita sur bela papero por la epoko.

Tial ni komprenas, ke en Augusto tuj post la Kongreso Zamenhof reskribas al Hachette jene: "Char estus tre dezirinde, ke la verko 'Fundamento de Esperanto' estu facile akirebla por chiu esperantisto, tial mi opinias, ke estus bone, se krom la luksa eldono de tiu chi verko ekzistus ankau eldono malkara (sen bindo kaj sur malpli bona papero). Chu vi konsentas fari tian eldonon?"(95)

Post tiuj kvar eldonoj aperis ankau aliaj. La kvina aperas en 1918 che la Esperantista Centra Oficejo, mallonge la Centra Oficejo (C.O.) en Parizo; la tri sekvantaj aperas de 1925 ghis 1931 che la Esperantista Centra Librejo same en Parizo. Tiu E.C.L. achetis librostokojn el diversa deveno, sed chefe la grandan stokon de Hachette, kiu chesigis sian Esperanto-agadon jam en 1913. Ghi funkciis kiel la chefa librocentro, anstatau Hachette, en la intermilita tempo; ghi estis finonta sian vivon per longa agonio 20-kelkajn jarojn post la Dua Mond-Milito. Fine en 1963 aperis la naua eldono sub mia editorado che la Esperantaj Francaj Eldonoj en Marmande, dank'al la klarvideco de mia amiko Andre Ribot, kiu cetere publikigis ankau diversajn precipajn verkojn de Zamenhof.

Mi tuj avertu, ke tiu volumo aperas lau tri sekcioj facile ekkoneblaj, char la eldonisto elektis sablean (95a) paperon por la unua kaj lasta parto, sed blankan paperon por la chefa parto, kiu konsistas el la fotoreprodukto de la unua eldono. Per tiu procedo ni estis absolute certaj, ke ni efektive donas la tekston, kiu estis agnoskita, kiel Fundamento en Bulonjo.

Efektive oni devas scii, ke ekde Ia 5-a eldono kaj do ghis la 8-a la teksto suferis en almenau du lokoj pro nelegitima korektado. Kaj tio ne estas tolerebla en tia verko, kiu estas dokumento, kaj por kiu la esperantistoj interkonsentis en Bulonjo, ke ghi ne devos subighi ech al la malplej granda shangho.

La shanghoj per si mem ne estas konsiderindaj; sed oni chefe ne akceptu la principon, ke ech tiaj shanghoj povu esti faritaj. La du lokoj apartenas al la Ekzercaro.

Unue oni legas en la Ekzerco n° 14, 5-a frazo: "Mil jaroj (au milo da jaroj) faras miljaron." Sed en la tri eldonoj, de la 5-a ghis la 8-a, oni legas 'jarmilo' anstatau 'miljaro'. Eblas komenti, ke la 'jarmilo' de la korekto estas pli logika, pli konforma al la vortfarado, ol la miljaro de la unua eldono; ghi tamen restas nelegitima korekto.

Due en la ekzerco n° 36, 7-a frazo, oni legas chefine: "Mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino." Tion oni legas en la unuaj eldonoj kaj ankau en la 9-a; sed en la intertempaj eldonoj oni legas anstataue: "miaj frato kaj fratino ... lu korektis 'mia' al 'miaj'; vershajne bonintence, sed ne legitime. En 'mia frato kaj fratino' oni subkomprenas 'mia' fratino: mia frato kaj mia fratino. Dume en "miaj frato kaj fratino" la pluralo de 'miaj' enkondukas du singularojn, kiuj egalvaloras pluralon; cetere la enkrampajho konfirmas: gefratoj.

Antau tiaj mildaj nelegitimajhoj oni sin demandas pri la persono de la kulpinto. Nu, la Centra Oficejo estis gvidata de Gabriel Chavet, sub la supera direktado de Generalo Sebert. Chavet pli poste farighis membro de la Lingva Komitato: eblas supozi, sed sen kiu ajn pruvo, ke li intervenis che la presisto, por ke tiuj du shanghoj estu faritaj. Sed oni same bone povus supozi, ke Zamenhof mem konsideris ilin eraroj kaj petis ilian korektadon. Sed por tion certigi necesus retrovi leteron de li a! la C.O.; tiu letero devus esti sendita post la apero de la kvara eldono kaj prefere antau la Mondmilito: do inter 1910 kaj 1914. Tio shajnas al mi tamen neprobabla.

Chiuokaze tiu stato de la aferoj pravigas, ke la eldonisto decidis farigi fotorepreson, kaj ke mi mem elektis por tio la unuan eldonon. Cetere mi povis zorge kaj minucie kompari la tekston de la unua eldono kaj de la oka eldono kaj ne trovis aliajn shanghojn. Por la Ekzercaro mi komparis la tekston de la unua Fundamenta eldono kun la tekstoj de la kvar antauaj eldonoj de la Ekzercaro mem: estas nur kelkaj diferencoj, kiujn mi indikas en la malsupro de la paghoj.(96)

Por esti kompleta necesas diri, ke krom la kvinlingvaj eldonoj, kiuj ja estas la solaj veraj "Fundamentoj", se oni bone pripensas, ankau aperis tradukaj eldonoj. La unua aperis en 1907: ghi estis la Hispana traduko, kiun Zamenhof mem mendis de iu "tre fidinda kaj sperta esperantisto" (97), kiu ne deziris ke lia nomo aperu. Oni memoras, ke la Majstro unue intencis aldoni Hispanan parton al la Fundamento, sed ke poste el teoriaj konsideroj li rezignis pri ghi. Meze de Marto 1905 li skribas al Bourlet: "Mi volis doni en tiu chi verko nur tion, kio povus havi efektivan karakteron de Fundamenta Dokumento. Tial mi ne aldonis la ekzercojn el la "Dua Libro"... Pri la hispana aldono shajnas al mi, ke estus multe pli bone ne doni ghin, char... la aldono de io nova difektus la karakteron de dokumenteco de la verko".(98) Aliparte fine de Septembro li skribas al Hachette: "...mi sendis al Vi ankorau la sekvantajn verkojn: b) "Fundamento de Esperanto, traduko hispana ... kiun faris por mi unu hispana esperantisto, kaj kiun mi dezirus nun eldoni en formo de aparta libro".(99) Vershajne tiu esperantisto, kiu ne deziris esti nomata, estis Vicente Inglada, kiu publikigis "gravajn lernolibrojn kaj vortarojn".(100) Estis li, kiu varbis la gravan firmon Espasa, kiu krom multaj Esperantaj libroj, publikigis 70-voluman Hispanan enciklopedion, kiu por chiu artikolvorto aldonis tradukojn en pluraj lingvoj kaj en Esperanto.

Post tiu inaugura libro en la Hispana, sekvis tuta serio da aliaj: en la Slovaka tradukita de N.P. Evstifejev, en la Itala de Rosa Junck, en la Bohema de Eduard Kuhni, en la Hungara de Paul de Lengyel. Vi trovos vershajne ne plenan liston en la Bibliogafio aldonita chefine de la Fundamento (9-a eld.) (101) Ankorau en 1961 aperis Indonezia traduko farita de Liem Tjong Hie.

Plie kaj fine aperis en 1931 che la E.C.L. sentraduka eldono, kiu do entenas nur la Antauparolon, la Gramatikon kaj la Ekzercaron sen la subaj listoj. La Gramatiko estas tute simila al tiu publikita de Zamenhof mem en 1903 en la "Fundamenta Krestomatio".

La enhavo de tiu dokumenta verko estas nun bone konata de ni. Ghi datumas, kiel ni vidis, de 1887 por la Gramatiko kaj de 1894 por la du postaj partoj: Ekzercaro kaj Universala Vortaro; nur la Antauparolo datumas de 1905. La tri chefaj partoj estis do konataj ekde la komencigho de nia movado, ekde la envivigho de nia lingvo.

Sed oni devas scii, ke Zamenhof unue intencis enmeti multe pli en tiun verkon. Ni jam vidis, ke li unue intencis, sed poste rezignis pri aldono de la Ekzercoj de la Dua Libro kaj same pri aldono de Hispana parto. Sed en 1904 li konsilighas kun diversaj personoj por decidi, chu li enmetos la Fundamentan Krestomation kaj iun novan pli ampleksan vortaron. Per lia letero de la 12-a de Aprilo 1904 al Bourlet ni ekscias pri lia decido elstreki la verkon de 1903: "Vian opinion, ke fundamento devas esti nur la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro ... mi trovas tute prava, kaj la Krestomation mi elstrekos."(102) Sed tamen en Decembro 1904 li aludas en letero al Michaux pri la punktoj, por kiuj li deziras interveni en la Bulonja Kongreso: "La plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos estos... 3-e: fiksado de oficiala vortaro (pligrandigita 'Universala Vortaro'), kiu devos resti por chiam la oficiala fundamento de nia lingvo."(103) Sed ankau pri tiu pli ampleksa vortaro, vershajne iel simila per sia enhavo al la Plena Vortaro Esperanto-Rusa kiun li publikigos en 1909, li same rezignis, char ghi difektus la dokumentecan karakteron de la verko.

Sed diversaj personoj malkvietighis pri la karaktero de tia aperonta libro; inter ili Michaux, la organizanto de la Bulonja Kongreso. La 18-an de Majo 1905 Zamenhof kvietige informas lin: "La 'Fundamento de Esperanto' tute ne estas ia mistero, enhavante nenion novan, ghi enhavas simple la 16-regulan gramatikon, 'Ekzercaron' kaj 'Universalan Vortaron' kaj en la antauparolo mi simple petas, ke la kongreso sankciu tiun chi verkon kiel netusheblan fundamenton por nia lingvo. La malfrua apero de tiu chi verko (jam longe konata al chiuj esperantistoj) estas ne intenca, sed simple nur tial, char la presejo ne povas ghin pretigi pli frue. Pri tiu verko, kiu enhavas en si absolute nenion novan, mi parolos en la 'Projekto de Deklaracio', kiun mi sendos al Vi post dek au dekkvin tagoj."(104)

Li finpretigas la libron komence de Julio kaj en la 8-a de Julio li skribas al Bourlet: "Chiujn partojn de la provaj presajhoj de la 'Fundamento de Esperanto' mi trarigardis, korektis kaj resendis al Hachette. Kvankam la provaj presajhoj enhavis ankorau multe da eraroj, tamen lau via deziro, mi subskribis sur chiuj folioj "Bon a tirer apres corrections".(105) Mi petas vin, volu zorgi pri tio, ke la presejo korektu la notitajn preserarojn."(106)

Ni demandu nin, kiujn rolojn la Fundamento havis almenau en la penso de Zamenhof.

Unue Universala Vortaro neniel pretendis esti definitiva vortaro de la nova lingvo. En la antauparolo al la dua eldono de la Worterbuch Esperanto-Deutsch Zamenhof konsilas jene: "Pri chiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko 'Fundamento de Esperanto', devas decidi la esperantistoj mem."(107) Li aldonas, ke tion ili prefere faru kun la helpo de la Lingva Komitato, sed ke li persone rekomendus serchi la pliajn vortojn en tiu chi Esperanto-Germana vortaro. Cetere ni jam pli supre vidis, ke che la apero de la Universala Vortaro en 1894, jam estis aperinta kvin jarojn pli frue la Rusa-lntemacia Vortaro, kiu entenis ech 500 pliajn vortojn. Tio draste devus komprenigi al chiuj, ech al malbonintencaj, ke la Universala Vortaro neniel kaj neniam estis la tuta lingvo. Kaj tio signifas ech ignori la 15-an Regulon, kiu ebligas al kiu ajn enkonduki en la uzadon la internaciajn vortojn.

Dua rolo, kiun Zamenhof vidis por la Fundamento, estis tiu de armo por firme stari antau la 'Delegacio' au similaj oponantoj. La plena nomo estis 'Delegacio por Alpreno de Internacia Lingvo'. Tiu delegacio, kiu finfine estis masko por la triopo formita de Couturat, la logikisto, Leau lia helpanto, kaj de Beaufront, pruntnomo de Louis Chevreux, fondinto de la revuo L 'Esperantiste kaj de 'Societe pour la Propagation de I' Esperanto', grava internacia societo kaj reprezentanto de Zamenhof sine de la Delegacio, generis ian surogaton de Esperanto sub la nomo 'ldo'. Pri tiu Delegacio Zamenhof aludas en letero al Generalo Sebert la 7-an de Novembro 1907, alidire meze de la batalo kontrau la Delegacio: "La Lingva Komitato, kreita samtempe kun la Bulonja Deklaracio, havas la rajton decidi nur pri tiaj demandoj, kiuj ne tushas la Fundamenton, sed trakti kun ia ekstera institucio pri grandaj radikalaj kaj fundamentaj reformoj la Lingva Komitato ne havas la rajton sen speciala permeso de esperantista Kongreso."(108)

Du aliaj roloj por Zamenhof estis la perfektigado de la lingvo kaj la certigo de ghia kontinueco. Por li la Fundamento "permesas la plej grandan kaj plej vastan perfektigadon de la lingvo; ghi devas nur savi nin kontrau danghera rompado kaj anarhhio".(109) Sed oni tamen povos enkonduki shanghojn, kiel li klarigas en sia traktajho pri shanghoj, kiu datumas same de Decembro 1907: "Antau chio ni devas senshancelighe stari sur la bazo de la 'Fundamento', au pli ghuste de la antauparolo al tiu chi verko. Kompreneble, se tio chi montrighus absolute necesa, tiam en iu el niaj kongresoj ni havus la rajton per komuna interkonsento (ne per privataj decidoj) forigi la 'Fundamenton', kiel en Bulonjo ni per komuna interkonsento ghin kreis. Sed feliche tio chi ne estas necesa, kaj ju pli mi esploras la aferon.des pli mi konvinkighas, ke tio chi neniam estos necesa, char ech la plej grandajn plibonigojn ni povas tute bone enkonduki per la sendanghera vojo de neologismoj ..."(110)

Pri la kontinueco de la lingvo li parolas interalie en letero a! Sebert, en kiu li resumas siajn respondojn al du "shancelighantaj" Berlinanoj: "La esenco de miaj respondoj estis: a) Ni ankau volas antau chio kontinuecon kaj ghuste por tio estis kreita la Fundamento."(111) Chiuj lingvoj evoluas kaj do ankau Esperanto same tiel evoluas. Sed devas esti ia forto, kiu reguligu tiun evoluadon. Se fari komparon kun la mekanika mondo, mi volonte parolus pri inercirado: ghi ne malhelpas la shanghighojn en la movado de mekanismo; sed ghi reguligas ghin: se la movado tro abrupte akcelas, ghi bremsas ghin per efiko de sia maso; se male ghi tro abrupte malakcelas, la inercia rado liveras al ghi iom de la kumulita energio. Sed alia pli trafa komparo, kiun nun vi pli bone komprenos, estas la tradicio en chiuj lingvoj: ghi efikas kiel inercia rado! Ne forgesu, ke Esperanto naskighis sen propra tradicio. Ni devis ghin krei iom post iom: nun ghi komencas havi forton, sed mi opinias, ke ankorau dum ioma tempo la Fundamento estos plu bezonata por firmigi tiun nian tradicion. Ghi plu estos la firma roko en la fluo de nia tradicio. Por ankorau longe.

Kompreneble la oponantoj, idistoj kaj aliaj reformemuloj, ne nur ne volis agnoski tiujn rolojn por la Fundamento, sed ankau ili polemike atakis la esperantistojn pro ties "kredo al sankta libro" au pro ties sinteno al ghi, kiun ili komparis al fetichismo! En letero de Julio 1908 al Bourlet Zamenhof respondas al tiaj atakoj: "Chiu, kiu volas nur kompreni" — sed Dio scias, ke multaj ne shatas kompreni — "komprenas ja tre bone, ke la 'Fundamento', pri kiu parolas la Bulonja Deklaracio, neniam havis la celon prezenti ian 'sanktan libron', sed ghia celo estas nur gardi la kontinuecon de nia lingvo."(112) Kaj okaze de la cirkulero pri neologismoj de 1909, li precizigas: "La vojo de neologismoj (t.e. la netushebleco de la Fundamentaj formoj, ne en senco de fetichismo, sed en senco de malpermeso de rompado) estas la plej necesa rimedo, por ke nia konstruajho neniam disfalu."(113)

Cetere ni konstatis, ke efektive la Fundamento havas la taugan karakteron de dokumento; kiel tia ghi ne suferis shanghojn, krom bagateloj; ne nur ekde 1905, kiam ghi estis sankciita, sed ech de 1887 kaj 1894 kiam aperis ghiaj konsistigantaj partoj. Do ghi efektive estas dokumento, ghuste kiel la klarvida Zamenhof deziris kaj konceptis. Kiel tia ghi fiksas la strukturon kaj la gheneralajn konturojn de la lingvo. Ghi estas la bazo de la komuna lingvo: eblas konstati, ke ni ankorau uzas la saman lingvon kiel en 1900 kaj kiel en la unuaj jaroj, kvankam oni sendube rimarkas, ke la lingvo evoluis.

Ne okazis revolucio: la uragano de Idismo forportis la malbonajn foliojn! Sed oni devas diri, ke la tradicio preterpasis la Fundamenton jam de longe: la nova lingvo, kiel chiuj aliaj lingvoj, iom post iom plu eskonstruighas.(114) Jam en 1905 la lingvo konsiderinde kreskis, la stilo pliinternaciighis, arkaighis iuj kunmetitaj vortoj, aperis anstataue novaj — eble pli logikaj — au ankau simplaj vortoj anstatau neklaraj kunmetoj, kiel ekzemple braceleto anstatau chirkaumano, kiu povus ankau signifi mankateno au mufogantoj... Finfine ghi neniam estis la tuta lingvo: en 1889, antau la apero de la Universala Vortaro, jam aperis la Plena Vortaro Rusa-lnternacia kun 500 pliaj vortoj. Kaj la inversa vortaro de Zamenhof, la Vortaro Esperanta-Rusa de 1909 aperis ech kun 2500 pliaj vortoj: nu, ghia vorttrezoro estas praktike tiu de la Germana vortaro de 1904, kompilita de Jurgensen kaj kontrolita de Zamenhof; tiu Ger-mana vortaro aperis en 1904, unu jaron antau la Fundamento.(115)

<< >>