IV. La Dua Libro kaj la Aldono al la Dua Libro

Lau nia plano ni nun parolos pri la Dua Libro kaj pri la Aldono al la Dua libro.

La Dua Libro, kontraue al la Unua, estis tiel titolita de Zamenhof mem che sia eldono en 1888. Vi ja scias, ke la Unua Libro pro oportuneco ricevis tiun nomon nur poste.

La "Dua Libro de I'Lingvo internacia" ricevis kaj portas la Cenzuran daton de la 18-a de Januaro 1888. Eldonita same kiel la Unua en Varsovio, che Kelter, ghi estis sekvata de dua eldono jam en 1893.

Temas pri 50-pagha broshuro, kiu surportas la subtitolon "Unua Kajero". Efektive la autoro klarigas en tiu kajero. ke li intencas eldoni la tutan "Duan Libron" per diversaj kajeroj en sufiche longa periodo: post ilia eldono la homoj havos respondojn pri chiuj siaj demandoj kaj pri la diversaj aspektoj de la lingvo. Tiu intenco de Zamenhof neniam realighis. Efektive, jam anstatau la "Dua kajero", poste aperis la "Aldono al la Dua Libro de l'Lingvo internacia", kiu jam donis finon al la Dua Libro. Ni tuj vidos kial!

Sed ni unue vidu la enhavon de chi tiu libro.

En la antauparolo, la autoro klarigas sian celon: ni jhus resumis ghin. Poste sekvas ekzercoj, kiuj pli interesas nin vidpunkte de la Fundamento. lli estas 20 kaj prezentighas kiel paragrafoj, sed iom pli longaj ol tiuj de la Fundamento. La 17-a 'paragrafo' estas aparte longa; 14-pagha ghi estas dedichita al fabelo: "La Ombro, mirrakonto de Andersen' ". Kompense, la sekva paragrafo konsistas nur el 15 proverboj sub la titolo "Popoldiroj": ok el ili enestas en la Proverbaro Esperanta de Zamenhof, sed la sep aliaj shajne mankas.(48) Finas la Duan Libron du tradukitaj poemoj: la "Kanto de Studentoj" redonita de Hemza, kaj "EI Heine'" tradukita de K.D. Sed ni scias,(49) ke Hemza estis pseudonomo de Zamenhof mem. Pro la titolo, kiun ni jam vidis en la Unua Libro, ni unue erare kredis, ke K.D. estas alia pseudonomo de Zamenhof; sed ne estas tiel: temas pri Leo Belmont, kiel pruvas la reprodukto de la poemo en la Fundamenta Krestomatio. Sub sia vera nomo Leopold Blumental, li jam en 1887 korespondis kun Zamenhof, farighis gravulo en la mova-do kaj eniris en la L.K. kaj en la Akdemion.(50)

Pri la ordinaraj ekzercoj, estas interesa jena deklaro de Zamenhof al Bourlet: "...granda parto de tiuj ekzercoj estas senshanghe enprenita en la 'Ekzercaron'".(51)

Tamen se oni komparas ilin, oni penas trovi samajn frazojn, krom kelkaj pli facile troveblaj dank'al majuskloj, kiel "Georgo Vashingtono estis naskita la dudek duan Februaron de I'jaro mil sepcent tridek dua" (3-a ekzerco). Oni efektive retrovas tiun frazon chefine de § 12 de la Ekzercaro; sed mankas alternativa esprimo de la Dua Libro kaj anstatau Vashingtono oni legas Vashington sen finajho kaj sen apostrofo, kvazau licenco al Regulo 16, speciale por la propraj nomoj. Cetere oni hodiau preferus skribi "dudek-duan" kaj "mil-specent-tridek-dua" kun lig-streketoj, char la finajho -a rilatas ne al la lasta numeralo sed al la tuta nombro.

Eble necesus pli longa kaj pli detala esploro, sed la plej multaj frazoj de tiuj ekzercoj de la Dua Libro ne estas retroveblaj per si mem. Eble oni komprenu nur, ke la celo de tiuj ekzercoj estis la sama, kiel tiu de la Ekzercaro: ili sekvas nur similan pedagogian progreson. lli estas iom similaj.

Cetere pasis 17 jaroj inter la eldono de la Dua Libro kaj la deklaro...

Sed, se kompari el alia vidpunkto la du ekzercarojn, shajnas, ke la Fundamenta prezentas tendencon al simpligo; simpligo ne nur pedagogia: ghenerale frazoj pli mallongaj, sintakso pli simpla; sed ankau simpligo lingva: ekz-e, en la Dua Libro oni ofte trovas eliziadon de la artikolo, sed anstatau de l' oni trovas nur de la en la Fundamento: ankau en la "Vashingtona" frazo! Oni ankau konstatas, ke vortoj ekkovras du najbarajn signifojn; ekz-e, la ekzerco 3 donis la frazon: "Sendu al mi prunte dekduon da forketoj"; sed la Ekzercaro (§ 14) donas: "Mi achetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj." Simile en la Universala Vortaro oni trovas tiajn kungrupighojn de signifoj: pokalo kaj shtuparo signifas ankau respektive pokaleto kaj shtupareto.

Aliparte en la Dua Libro kelkaj kunmetoj estas hodiau arkaaj; ni jam vidis la mirrakonto de Andersen 'por la fabelo de Andersen; estas aliaj: kunlandano por samlandano, montrantoj (de horlogho) por montriloj, sciigajhoj por informoj... Kelkaj malmultaj radikoj arkaighis por la profito de novaj formoj: la artikulo "la", la artikulo (de gazeto), vershajne pro la konfuzeblo kun derivajho de artiko, modifighis al la jam Fundamenta artikolo; hharaktero, pli memoriganta la Latinan en ties ortografio (character), transformighis al la Fundamenta karaktero, pli internacia. Tamen hodiau iuj volus reuzi tiun arkaismon, vershajne pro reago al la decido de la Akademio, kiu agnoskis iujn formojn kun k paralelaj al iuj formoj kun hh en la 8-a Oficiala Aldono.

Krom tio estas diferencoj de stilo: dum en la ekzercoj de la Dua Libro oni sentas ian amaran etoson, kiun Zamenhof lasis elflui pro la malfacilo de la vivo kaj la maljusto de la homoj, oni male trovas en la Ekzercaro pli banalajn frazojn, pli pedagogie banalajn frazojn. La Duan Libron li vershajne kompilis en la soleco de Vejseje; la Ekzercaron vershajne en la familia etoso en Varsovio. Nur poste li foriros al Grodno kun la familio. Do konstateble la diferencoj inter ambau ekzercaroj estas nur bagateloj. Ni povas konkludi, ke la lingvo kvazau ne shanghighis de unu ekzercaro al la alia.

La "Aldono al la Dua Libro" estis eldonita en Junio 1888 kaj poste estis reeldonita en 1889; de tiu dua eldono aperis fotorepreso nur en 1925.

Tiu Aldono al la Dua libro, kiel mi jam diris, estis samtempe la dua kaj la lasta kajero de la Dua Libro.

Efektive, en la menso de Zamenhof, okazis io grava por la nova lingvo. En Filadelfio ekzistis "The American Philosophical Society", kiu interesighis pri la problemo de internacia lingvo; ghi "elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, chu lingvo internacia estas necesa, chu ghi estas kreebla, kaj kiel ghi devas esti".(52) Zamenhof anoncas tion en sia Aldono kun granda ghojo, des pli ke la komitato jam donis siajn unuajn konkludojn, nome "ke lingvo intemacia estas kreebla, ke ghi estas necesa, ke ghi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de llaboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo".(53)

Kaj samloke Zamenhof konkludas, "ke ne sciante ankorau pri (lia) laboro, la "Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj (li) venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn (li) efektivigis praktike".(53)

Char Zamenhof sendis sian libreton ghuste, kiam la komitato estis finanta sian laboron, tiu chi povis aldoni inter siaj konkludoj la jenon: "La plej nova propono al la publiko kaj ghis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia", kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ghi estas fondita, estas en la tuto maleraraj Pro tio kaj pro ghia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompajhoj kaj shirajhoj de la Volapuk"(53)

En tiu tempo la propagando por Volapuk furoris. Sed la Sekretario de la komitato, anoncinte la peton de Zamenhof al siaj legantoj promesi lerni la lingvon nur tiam, se dek milionoj da personoj estos donintaj tian saman promeson, konkludas: "La tuta mondo povas kuraghe doni la petitan promeson."

La "Amerika Filozofia Societo" decidis kunvoki intemacian kongreson de 'instruituloj' por decidi la finan formon de lingvo tutmonda. Sekve "la tuta sorto de I'lingvo internacia de nun transiras en la manoj de l'kongreso".(54) "Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l'sceno".

La Kongreso povos eventuale modifi la lingvon: "(li) jam antaue donas (sian) plenan konsenton". Cetere S-ro Henry Phillips, Jr., la Sekretario de la Komitato, jam proponis kvar shanghojn: ili "estas teorie tre bonaj, sed mi jam mem antau kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian jughon pri ili kaj pri chiuj proponitaj shanghoj mi prezentos al la kongreso, se tiu chi efektivighos".(54) Bedaurinde ni povas nenion diri pri la kvar proponitaj shanghoj: hodiau necesus traserchi en la arkivoj au en la publikajhoj de la Am. Fil. Societo. Efektive la intencita kongreso neniam realighis.

Ghuste pri tio li avertis siajn legantojn char kvankam idealisto li havis la piedojn firme sur la tero. La estonteco de la lingvo estas en la manoj de la intencita kongreso, sed en la okazo, se la plano ne realighus, ni chiukaze devas daurigi nian laboron kiel ghis nun! Sed Zamenhof anoncas, ke atende al la kongreso, li faros mem neniajn shanghojn en la lingvo; li ankau ne plu eldonos aliajn kajerojn por la Dua Libro, char ili ne estas plu bezonataj. Fine "la autoro nun chesigas je eterne sian laboradon. Chion, kion mi de nun faros au skribos, mi ghin chion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj au materialaj privilegioj, ol chiu alia".(55)

Li do plu uzas la ceteron de la Aldono al la Dua Libro por doni sep rimarkojn pri la lingvo kaj movado; ili estas interesaj per si mem. La kvar unuaj rilatas ta lingvon mem.

En la unua li diras: la lingvo restos senshangha kaj ech mi "de nun ne havas la privilegion; tiu chi privilegio apartenas al la" intencita kongreso; au se ghi ne efektivighos, do "la amikoj de l'lingvo internacia faros mem" kongreson.

La dua punkto tamen indikas tujan shanghon, ja necesan: "La sola shangho, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstatau "ian, chian, kian, nenian, tian" — devas esti: "iam, chiam, kiam, neniam, tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. (56) kaj "ia/n" etc.)". Formoj tute ne taugaj, li pravis forigi ilin, kiam li ankorau povis. Sed mi kredas, ke Zamenhof inkludis tiun ruzajhon en la Unua Libro, samtempe kiel la promeson shanghi la punktojn, kiuj intertempe montrighos efektive ne bonaj; li tiel estis certa, ke li povos sendanghere realigi sian promeson.(57)

La tria punkto rilatas la alfabeton. Grava punkto, kiu vershajne estis unu el la kvar kritikoj de H. Phillips. Zamenhof tie koncedas, ke se iu el la tipografioj ne povos komposti per la chapelo kaj la krono, ghi povos simple neglekti la kronon kaj anstatauigi la chapelon per diakrita h. Samaloke li atentigas, ke se oni bezonos ion presi kun la streketoj, oni atentu ke la legantoj ne prenu ilin por aliaj signoj, komoj au apostrofoj.

La kvara rimarko temas pri la vortaro. "Unu homo, li diras, tie povas esti nur iniciatoro, sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pashon post pasho, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgrau la disjhetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu chiuj povus labori. Tiu komuna fundamento por la 'Lingvo internacia' devas esti mia unua broshuro ("Lingvo internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiche grandan nombron da vortoj. Tio chi estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de I'lingvo internacia."(58)

Poste sekvas tri pli praktikaj demandoj.

En la kvina li konsilas la eldonadon de 'returnitaj vortaroj': al la ghis-tiamaj Esperanto-nacilingvaj vortaroj estu aldonitaj nacilingvaj-Esperantaj vortaroj. Tiel same estu eldonitaj Unuaj Libroj por chiam novaj lingvoj: li mem eldonis por la kvin lingvoj Rusa, Pola, Franca, Germana, Angla; plie li eldonis ankau en la Sveda, en la Jidisha,(59) en la Hebrea kaj eble en unu-du aliaj lingvoj; sed li instigas aliajn mem eldoni por pliaj lingvoj, komprenigante ke unu ne povas chion eldoni.

En la sesa punkto, li aludas la 'Adresarojn' de promesintoj, kiujn li intencas eldoni iom pli poste. Efektive de 1889 ghis 1909 aperis 29 serioj de 'Adresaroj de la Esperantistoj'. Sed nun li alvokas la novajn adeptojn ne forgesi sendi siajn adresojn por enmeti en tiujn listojn utilajn por la nova disvastighanta movado.

Kaj en la sepa kaj lasta punkto, li respondas al multaj, kiuj lin "demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de I'lingvo internacia".(60) Post ghenerala konsilo: "Chiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona", li grupigas siajn respondojn al 5 subpunktoj: a, b, c, ch kaj d.

En la unua subpunkto li admonas, ke neniu malvarmighu en sia nova entuziasmo.

Per la dua li denove insistas pri la kolektado de promesoj.

Li dedichas la punkton c al la richigado de la literaturo. Ne nur oni verku gramatikojn en chiuj lingvoj, ne nur oni kompilu la malgrandan vortareton en plej diversaj lingvoj, ne nur oni eldonu returnitajn vortarojn au pli plenajn vortarojn ankau; sed necesas ankau pli vastaj lernolibroj, char — li komentas — la 'plena lemolibro', kiun mi donis en la unua broshuro, se ghi ja utilas por kleraj homoj, eble ne sufichas por pli ordinaraj homoj, precipe por unulingvuloj.

En la sama subpunkto li alvokas al eldonado de novaj verkoj en la Lingvo internacia, al novaj verkoj tradukitaj kaj originalaj. Li alvokas ankau al eldonado de gazetoj kaj jhurnaloj. Cetere li anoncas, ke ekde Augusto 1888 li chiumonate eldonados "Nomarojn" de chiuj verkoj tiam haveblaj pri au en la Lingvo internacia. Efektive oni povas konstati, ke en la plej multaj broshuroj de tiu epoko aperis la plej lasta el la Nomaroj. Chiuj komprenis la intereson de tiuj iistoj kaj por la disvendado de chiu titolo kaj por la bonfarto de la nova lingvo. Zamenhof ricevadis chiun novan libron kaj atribuis al ghi numeron. Tiuj Nomaroj eldonighis ghis chirkau 1900.

En la subpunkto ch li alvokas al korespondado. Per tio li volas teksi reton da ligoj inter la esperantistoj; li esperas, ne sen pravo, ke tiel la lingvo farighos pli kaj pli viva en diversaj manieroj. Ghis hodiau la internacia korespondado ludas tre gravan rolon en nia movado; oni pli ofte korespondas ol parolas.

Li komencas la lastan subpunkton d per jenaj vortoj: "Estas kompreneble ankorau multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l'aferon de l'lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj placho de chiu aparta persono." Li nur sugestas la kreadon de rondetoj en chiuj urboj por kune labori por la afero. Sed super chio li admonas ne perdi la kuraghon.

Tiam venas konkludo al la broshuro; li finas ghin per la vortoj: "Ni laboru kaj esperu!" Tiu lasta alvoko estas ankorau aktuala: "Ni laboru kaj esperu!" Nia laboro ankorau ne estas finita kaj ghi dauros tiel longe, kiel ekzistos esperantistoj.

<< >>