II. Kiel Zamenhof venis al la ideo de Fundamento?

Nun, ni demandos al ni, kiel Zamenhof povis veni al la ideo pri la Fundamento.

Do ni vidis, ke jam de la komenco li pensis pri ia fundamento, kaj ke li instigis la unuajn adeptojn konsideri la Unuan Libron kiel tian fundamenton.

Kiuj povis esti liaj pensovojoj por alveni al pli ampleksa kaj pli agnoskita Fundamento? Kiuj povis esti la influoj al li?

Unue, li certe konatighis kun Volapuk en la lastaj tempoj antau la publikigo de la Unua Libro; li do vidis la netan superecon de Esperanto super Volapuk.(17) Kaj eble hodiau la esperantistaj serchantoj specialistoj pri volapukologio iam povos nin informi pri tiu interesa punkto. Sed almenau el teorio ni povas supozi, ke Zamenhof konstatis, ke en tiu chi lingvoprojekto Schleyer proponis iajn bazojn kaj volis, ke oni neniel deflankighu kaj ech rezervis al si la rajton pri enkondukado de novaj vortoj. Pli poste, kvar au kvin jarojn post la naskigho de Esperanto, li ankau konstatos, ke en Volapuk okazis disdialektigho, ghuste kiam la homoj komencis peti, kaj postuli, kaj agi por fari reformojn.

Alia influo vershajne estis tiu de la sekretaj lingvoj, kiuj floris en la Universitatoj de la Rusa Cara Imperio en la epoko, kiam Zamenhof tie estis studento. Petro Stojan klarigas tiun punkton en broshureto, kiun vi devus legi, se vi nejam legis; broshureto, kiu meritus represon.(18) Cetere, tiu aparta punkto mem povus esti objekto de esplorado por niaj serchantoj.

Tria influo, kiun mi nur citos, char mi jam parolis pli supre pri ghi, estas tiu de la Biblio kaj de la Hebrea lingvo.(19)

Chiuokaze la unua gvidideo de Zamenhof estas la jena: la fundamen-to devas esti la Unua Libro; la cetero estos kreata pashon post pasho, kiel en chiuj aliaj lingvoj kaj senprobleme kiel en chiuj aliaj lingvoj. Kaj ofte, kiam oni demandados lin tra la jaroj, li tiel same respondos: vidu do kiel estas en la aliaj lingvoj; kaj ni agu kiel en la aliaj lingvoj; nia lingvo estas iu vivanta lingvo kiel la aliaj, do ni traktu ghin same, ni kondutu same al ghi, kiel anoj de aliaj lingvoj kondutas rilate al sia.

Tiun gvidideon li tenas jam en sia Unua Libro, en kiu li skribas: "Mi prezentas mian verkon por unu jaro al prijugho de la publiko kaj min turnas al la tuta klera mondo kun peto diri al mi sian opinion pri la proponita de mi lingvo." lom pli malsupre li aldiras: "Por la lingvo estos fiksita definitiva konstanta formo." Kaj li kvazau konkludas, ke en la estonteco "la rajto shanghi ne plu apartenos al mi, sed al autoritata, komune akceptita Akademio de tiu chi lingvo."(20) En lia penso, tiu Akademio estos plenpova kaj eventuale povos shanghi la lingvon "ghis nerekonebleco." Nun efektive ekzistas Akademio, sed jam de longe sub la prezidado de Boirac ghi decidis, ke tia ne povas esti ghia rolo. La Akademio neniam arogos al si la rajton shanghi la lingvon; ghia devo, male, estas gardi ghin kontrau chiaj atencoj.

En la Dua Libro kaj en la Aldono al la Dua Libro li ankorau revenas al tiu gvidideo. En la Dua li asertas: "Mi ne volas esti kreinto de I'lingvo, mi volas nur esti iniciatoro".(21) En la Aldono li pli forte substrekas: "Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi, malgrau la disjhetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de latuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton sur kiu chiuj povus labori. Tiu komuna fundamento por la "Lingvo internacia" devas esti mia unua broshuro ("Lingvo Internacia, Antauparolo kaj Plena Lemolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiche grandan nombron da vortoj. Tio chi estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de l' lingvo internacia. Chio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en chiu el la vivantaj lingvoj". Pli malsupre li precizigas: "Tiu formo, kiun mi donis al ghi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l'estonteco".(22)

Kaj efektive la aferoj tiel okazis! Nun la lingvo plu kreighas sub la plumo de niaj diverstalentaj literatoroj, de niaj chiulandaj verkistoj: iom post iom la lingvo ampleksighas kaj ankorau pli ampleksighos; kaj teritorie kaj per la nombro de siaj adeptoj; ankau per la kvanto kaj la kvalito de siaj verkoj. Laugrade kun tio ghi iom post iom atingas la eblon esprimi ideojn en chiuj fakoj de la homa intelekto kaj sur chiuj facetoj de la homa koro.

Finfine, estas la fundamento kaj estas la cetero, jam en la epoko de la Unua Libro kaj de la Dua Libro. Devas esti ia tradicio; la novaj bezonoj sin trudas.

La 27-an de Novembro 1887 Zamenhof, malorgojle kaj korsurmane, invitas Schleyer, la autoron de Volapuk, alighi al la esperantista familio. Chi-okaze li skribas al li interalie pri la internaciaj vortoj, kiuj restu senshanghaj. Pri tiuj vortoj li diras: "Char neniu persono estus tiel leghdonanta por krei lingvon por la tuta mondo lau sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estus suficha por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo; kun chiuj nomoj de l' landoj kaj urboj, kun chiuj sennombraj nomoj tehhnikaj, etc".(23/24)

Nun, se vi bonvolas konsideri nian lingvon en ghia hodiaua stato, vi efektive konstatas, ke ni atingis jenan nivelon: ni ja havas fortikan skemon de lingvo, sed mankas al ni la tuta cetero!

En lastatempa artikolo mi studis la problemon de la propraj nomoj kaj de la apelativoj, kaj ghenerale kaj aparte por Esperanto.(25) Estas terure kiel multaj estas la propraj nomoj! Se ni volus publikigi en vortaroj chiujn necesajn proprajn nomojn kaj chiujn necesajn apelativojn, ni devus plenigi bonan bibliotekon per vortaroj, chiuj dikaj kiel la Plena llustrita Vortaro.

Do, envere la vualita averto de Zamenhof al Schleyer, miaopinie, estis pli ol modesta. Kaj interkrampe, mi aldonu, ke iom neprudentaj estas tiuj, kiuj volas nepre esperantigi chion: almenau mi deziras al ili chian felichon! Tiu strebado certe iam sukcesos: tio eblos, tio venos. Sed tiam la lingvo estos parolata de chiuj, en la tuta mondo; ne la nunaj esperantistoj shanghos la nunajn proprajn nomojn al Esperantaj propraj nomoj: tion faros la tuta Homaro mem. Tiam; jes! tio sukcesos! Sed eble post cent au ducent jaroj: kiu vivos, tiu vidos!

Leopold Einstein, kiu estis unu el niaj unuaj pioniroj, povis bone labori en tiu epoko kiel jhurnalisto por nia komencighanta movado. Li skribis al Zamenhof, ke lingvo de I'mondo sendube estos la Internacia (26), eble shanghita en siaj detaloj, "sed ne en la fundamento".(27) Tie "fundamento", kiel pli supre, signifas por li "simpla gramatiko, vortaro kun logikaj principoj" kaj temas pri la principoj sur kiuj estas konstruita "La Internacia". Zamenhof reprenos la saman pli ellaboritan ideon en la Antauparolo al la Plena Vortaro Rusa-lnternacia, kiu datumas de 1889. Unuflanke estas privataj vortoj, sed sen shangho restu la vortoj de l'malgranda vortareto, de l' fundamenta vortareto.

Ni devas aliparte memori, ke Zamenhof en tiu epoko ofte ricevis proponojn pri reformoj, prezentitaj oftege kiel nepre necesaj, kiel vivnecesaj.

Por Zamenhof Esperanto estos la "efektiva lingvo internacia de l'estonteco". Aliparte li opinias, ke ghi nepre ne dependu de unu persono, de lia persono: "tion postulas la interesoj de la afero".(28) "Kiu konas iom la historion de la lingvoj, li aldonas pli malsupre, tiu komprenos, ke la timo pri disfalo estas tute senfonda, char ni chiuj laboros sur unu fundamento kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de I'vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en chiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ghi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankorau malestis. Tiuj chi vortoj estis kreataj unu post unu, lau la kreskanta bezono kaj malgrau, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto au leghdonanto, la lingvo ne sole ne disdividighis, sed, kontraue, ghi chiam pli unuformighis; la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdighis antau la fortighanta komuna literatura lingvo".(29) Kaj samaloke li konkludas: "Ke mia unua broshuro prezentas fundamenton sufiche fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufichan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas ech tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj, - montras la fakto, ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ech unu nove kreitan vorton! (Vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio chi estas vortoj ne nove kreitaj,sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C.7.) ne bezonis presi en la vortaro".(30/31)

Post tiuj gheneralajhoj ni studos pli detale la Unuan kaj la Duan Librojn; poste ni transiros al la tri konsistigaj partoj de la Fundamento, dokumento sankciita en la Unua Universala Kongreso. Tiujn tri partojn ni vidos en la ordo de ilia apero: nome, la Universala Vortaro, la Ekzercaro kaj fine la grava Antauparolo. Ni finos per la Fundamento mem kaj per la Bulonja Deklaracio, kiu estas i.a. la sankci-deklaro de tiu dokumento.

<< >>