William Auld *

KIAL MI DEDICHAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO
AL LA AFERO ESPERANTO?


 De tempo al tempo homoj starigas al mi tiun demandon. Chiam denove mi
pripensas, kaj chiam denove mi trovas abundajn kialojn.

 
Elstara motivo estas lojaleco al tiu mirinda homo, d-ro Zamenhof. El
chiuj proponintoj de projektoj de internacia lingvo, li estis la sola, kiu
traktis la problemon serioze kaj praktike. Kompare kun li, chiuj aliaj estis
kaj estas diletantoj, hobiistoj, teoriemuloj, por kiuj la internaci-lingva
problemo estas afero flanka, afero fine ne serioza. Lau ili, la mondo
bezonas nur lingvon "helpan" - kio signifas kodon evidente malsuperan al la
netusheble majestaj naciaj lingvoj, uzotan nur pighine en okazoj, kiam nenio
alia efikas. Ghi estu la lasta shanco. Ne venas al ili en la kapon, ke
lingvo, por esti lingvo, bezonas antau chio homojn, kiuj ne nur parolas
ghin sed ankau pensas, sentas, spertas kaj amas per ghi, por kiuj ghi estu
la "dua unua" lingvo, ech se trovighas ankau aliaj, kiuj uzas ghin nur
balbute, sed tamen uzas ghin. Tian internacian lingvon multaj homoj ech ne
deziras, kaj tial ofte asertas, ke ghi nek ekzistas nek eblas.

 Sed jam de la komenco Zamenhof konstatis, kaj sentis en koro kaj cerbo, ke
la sennombraj lingvoj en la mondo ne nur disigas sed ofte ankau malamikigas
la homojn; kaj li celis krei lingvon realan, kapablan esprimi, ech emocie,
chion, kion esprimas la aliaj lingvoj, char li firme kredis pri ia baza
universala homeco, sur kiu la genta aparteno estis hazarda superstrukturo
kovranta tiun homecon. Per neutrala homfarita lingvo eblas penetri la
superstrukturon kaj atingi tion, kio estas home komuna.

 Al tiu celo li do dedichis sian vivon, je kosto de sia materiala bonstato.
Li plurfoje rifuzis atentindajn monsumojn, kiuj estis esence subachetoj kaj
kompromitus la fidindecon de nia lingvo. Mi mem iam diris al mia filo:
"Esperanto estis mia kariero; instruado estis nur mia metio". Ion similan --
sed altgrade pli trafe - estus povinta diri Zamenhof. Li estis genia
artisto, kaj al sia arto li sin transdonis kun la neshancelebla direktigho
de tia geniulo.

 Tial estis neeble al mi dum mia vivo perfidi tiun mirindan homon, kies
klarvido, obstino, celtrafo kaj esenca homeco, kaj la modesto kiu animis
lin, estas tiom profunde admirindaj. Al tiu homo kaj al Esperanto mi neniam
povus turni la dorson.

 
Ligas min al Esperanto ankau la fakto, ke la esperantistoj estas pravaj.
Tio, kion ni pretendas rilate nian lingvon, estas vera, konstatebla kaj
pruvebla. Kaj tial senchese min agacis kaj obstinigis tiuj, kiuj diras pri
Esperanto malverajhojn. Tiaj estas la tiel nomataj sciencistoj, kiuj traktas
Esperanton tute nescience, rifuzante ekzameni objektive la fenomenon pri kiu
ili verdiktas surbaze de antaujughoj kaj senbazaj supozoj. Tiaj estas
politikistoj, kiuj regas nin kaj la mondon, ne povante paroli rekte unu al
alia, kontentaj dependi de multekostaj kaj neekzaktaj interpretado kaj
tradukoj, kontentaj pri duagrada komunikigho. Tiaj estas enciklopediistoj,
kiuj plej ofte invitas kunlaboron pri la rubriko "Esperanto" de homoj
nekompetentaj pri la temo, kiuj estas liberaj aserti plej fantaziajn
malverajhojn. Fronte al tia traktado mi neniam povis turni la dorson. La
esperantistoj pravas!

 
Trie, ligas min al Esperanto ties granda esprimivo, kiu ankorau ne estas
plene malkovrita.
Esperanto memorigas min pri la angla lingvo en la 16-a
kaj 17-a jarcentoj, kiam ghi estis elasta, kolorplena kaj vigla, same juna
kaj fresha kiel la nuna Esperanto. La angla estas mia denaska lingvo, kaj mi
amas ghin. Ghuste tial mi konstatas kun fortega tristo ghian nunan
dekadencon, kiun mi ne volas analizi chi tie. Sed tiom pli valoras al mi la
elasto, kolorpleno kaj viglo de Esperanto, ties precizeco kaj ties subtilo,
neimageblaj por tiuj, kiuj ne spertis ilin. Al tio mi neniam volus turni la
dorson.

 
Laste mi menciu la amikecon. Dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj
amikoj [per Esperanto] ol mi akiris per mia lingvo denaska. En dekoj da
landoj tra la mondo loghas individuoj, kiujn mi fieras kalkuli kiel miajn
intimajn amikojn. Sen Esperanto io simila apenau imageblas. Ne nur tio, sed
uzante Esperanton mi akiris usonan amikon, kun kiu mi atingis rilaton
preskau fratecan: ni travivis multon kune, chu gajan, chu tristan, kaj ni
fidas komplete unu la alian. Kaj ni interkonsentis, ke se ni uzus la anglan
anstatau Esperanton, tia rilatigho estus multe pli malfacile atingebla,
eventuale preskau neebla, char niaj respektivaj elparoloj de la lingvo
teorie komuna kunportus tro multajn stereotipajn antaujughojn. Tion povis
tute forvishi Esperanto. Tia estas la potenco de la internacia lingvo, kaj
tial niaj pioniroj nomis ghin "kara".

 Esperanto, 1995, No 10, p. 161.
Mallongigita.

 
* William Auld /uil'jam Old/ (1924-     ). Esperantistighis en 1937.
Instruisto. La plej signifa nuntempa Esperanto-poeto. Autoro de multaj
libroj (poezio, kritiko, eseoj, tradukoj, lerniloj). Redaktoro de pluraj
gazetoj ("Esperanto", "Fonto", "Brita esperantisto", "Monato" k.a.),
literaturaj kaj movadaj verkoj. Iama vicprezidanto de UEA. Multe instruis
Esperanton. La plej gravaj libroj: "La infana raso", "En barko senpilota",
"Pri lingvo kaj aliaj artoj", "Pajleroj kaj stoploj", "Pashoj al plena
posedo", "La fenomeno Esperanto", "Esperanta antologio" (redaktoro), "Nova
Esperanta krestomatio" (redaktoro). Honora membro de UEA. Estis
vicprezidanto de UEA kaj prezedanto de la Akademio de Esperanto.


Boris Kolker
Vojagho en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
LECIONO 25