Den Drown *

LA AVANTAGHO PAROLI ANGLE

 Lastatempe mi bonshancas multe vojaghi en Europo pro mia laboro. Mi estas
usonano, kaj tial mia amiko en Germanio diris al mi, ke mi havas avantaghon,
char mi jam denaske parolas en tiu lingvo, kiu estas la plej proksima al io
konsiderebla kiel internacia lingvo: la angla. Mi supozas, ke li pravas;
tamen, mi tute ne deziras havi tiun avantaghon.

 Mi estas civitano de Usono, kaj mi fieras pri tio. Mi fieras ankau pri
tio, ke nia lando estas tre grava en la hodiaua mondo. Tio, pri kio mi ne
fieras, estas la maniero, per kiu ni subtenas tiun gravecon. Temas chi tie
pri la uzado de la angla lingvo kiel internacia komunikilo. Mi havas
avantaghon. Ni, usonanoj, havas avantaghon. Ni estas la elito, ni regas tra
la tuta mondo, kaj ni plu regos, char ili, la ceteraj, neniam povos
komunikighi tiel bone kiel ni.  Ili devas lerni internacian komunikighon dum
jaroj, ech jardekoj. Ili atingos nian nivelon neniam.

 La alilingvuloj? Ili ofte pensas, ke ili perfekte uzas nian lingvon, sed,
inter ni, ni kashe komentas kaj shercas pri iliaj eraroj. Mi volas kriegi al
ili: "Chu vi ne kapablas vidi, kion vi faras?  Estas vi mem, kiuj forigas
vian povon komunikighi! Estas vi, kiuj daure metas nin super vin." Kaj
super ili ni restos. Ni estas la elito kaj ni regas la mondon.

 Mi ne deziras esti elito. Jen chi tie estas usonano, kiu ne emas esti
mondreganto. Mi estas civitano de Usono, sed super tio - jes, super tio - mi
estas civitano de la mondo. Homoj chieaj, mi rigardas vin kiel geamikojn kaj
ech kiel gefratojn.  Mi ne volas stari super vi pro maljusta avantagho. Mi
multe pli ghuus marshi apud vi. Tiel ni povus kundividi niajn kulturojn.
Tiel ni povus esti egaluloj. Tiel ni povus respekti unu la alian.

 Tamen vi, alilingvuloj, rifuzas. Mi opinias, ke vi blindigas vin mem antau
la vero. La homoj shajnas malpli inteligentaj ol ili vere estas, kiam ili
parolas kun iu per ties gepatra lingvo. Mi trovis tiun ideon che Claude
Piron, esperantisto, kaj de tempo al tempo mi konvinkighas pri ghia praveco,
kiam mi laboras eksterlande. Esperanto estas kreita kiel rapide lernebla
kaj, ech pli grave, fleksebla, tiel ke chiuj homoj povu uzi ghin sen shajni
alilandanoj, sen shajni stultuloj. La angla - ne!  Se vi ne loghas dum
pluraj jaroj en angle-parolanta lando, vi neniam majstros la nepriskribitajn
regulojn, la sennombrajn esprimojn kaj la subtilajn nuancojn de tiu lingvo.

 La nacia lingvo estas labirinto, konfuza por la fremdulo. Ghi estas kiel la
tavoloj de cepo: kiam vi komprenas unu aspekton de la lingvo, vi povas
certi, ke sub ghi troveblas esceptoj kaj nekomprenitaj nuancoj.

 Lernu la anglan! Ghi estas richa kaj belega lingvo, parolata en pluraj
landoj kun homoj amikemaj kaj kulturoj interesegaj. Sed komprenu nepre, ke
ghi tute ne taugas kiel internacia komunikilo. Pensu pri la homoj en via
lando, kiuj parolas sian propran lingvon mise. Pensu pri eraroj, kiujn vi
mem faras en via gepatra lingvo. Chu vi opinias, ke nedenaskaj parolantoj
kapablas juste konkuri? Chu tian maljustan mondon vi volas krei? Chu kiel
civitanoj de la mondo, kiel anoj de la homaro, ni fieru pri TIA mondo?

 Fine mi volus aldoni pensigajhon pri tiu mondo, kiun ni kreas. Mi komencis
per parolo pri Usono, mia lando, kaj pri tio, kiel grava lando ghi estas.
Kial ghi tiel gravas? Mi opinias, ke unu el chefaj kauzoj estas nia forto.
Ne specife milita forto, sed forto en scienco, industrio, komerco,
diplomatiaj rilatoj, belartoj, sporto kaj en multaj aliaj sferoj. Kial ni
fortas en tiel diversaj sferoj? Lau mi, estas tial, ke ni estas lando,
konsistanta el 50 shtatoj. Tiuj shtatoj kunlaboras, interkomunikas,
kundividas siajn diversajn fortojn kaj tiel formas union, kiu estas multe
pli forta ol la sumo de la 50 apartaj shtatoj. Nuntempe ni vidas, ke la
Europa Unio havas la saman konsciighon.

 Mi invitas vin pensi pri nia mondo. Kia mondo ghi estas? Kia mondo ghi
povus esti, se ni, la civitanoj de la mondo, povus efike interkomuniki,
interkompreni kaj kundividi niajn diversajn fortojn? Mi diras al vi, ke ni
ne kapablas krei tian mondon per nacia lingvo kiel interkomunikilo.
Bonshance, ni havas lingvon kiu taugas, kiu justas, kiu ebligas al chiu
homo deklari: "Jen mi, civitano de la mondo, ano de la homaro. Lasu min
montri, kio estas mi."  Jen kion signifas interkompreno. Jen kio eblas pere
de Esperanto. Jen nia komuna mondo.

* Drown
/Draun/.

Boris Kolker
Vojagho en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
LECIONO 18